Masueco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masueco
municipo en Hispanio • loĝloko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37251
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 262  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 6° 35′ U (mapo)41.203447222222-6.5888666666667Koordinatoj: 41° 12′ N, 6° 35′ U (mapo) [+]
Alto 689 m [+]
Areo 19,76 km² (1 976 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Masueco (Provinco Salamanko)
Masueco (Provinco Salamanko)
DEC
Masueco
Masueco
Situo de Masueco
Masueco (Hispanio)
Masueco (Hispanio)
DEC
Masueco
Masueco
Situo de Masueco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Masueco [+]
vdr

Masueco estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Centro Duero.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 285 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Cachón del Camaces.
Preĝejo de San Nicolás de Bari.

Limas kun loĝlokoj Aldeadávila de la Ribera, Ventozelo (Portugalio), Pereña de la Ribera, La Peña, La Zarza de Pumareda, Cabeza del Caballo, Fuentes de Masueco. Ĝi distas 97 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis. Estas multaj vidindaĵoj kiel la fama akvofalo Cachón del Camaces.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]