Pereña de la Ribera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pereña de la Ribera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37175
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 312  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 6° 31′ U (mapo)41.24-6.5241666666667Koordinatoj: 41° 14′ N, 6° 31′ U (mapo) [+]
Alto 687 m [+]
Areo 48,83 km² (4 883 ha) [+]
Pereña de la Ribera (Provinco Salamanko)
Pereña de la Ribera (Provinco Salamanko)
DEC
Pereña de la Ribera
Pereña de la Ribera
Situo de Pereña de la Ribera
Pereña de la Ribera (Hispanio)
Pereña de la Ribera (Hispanio)
DEC
Pereña de la Ribera
Pereña de la Ribera
Situo de Pereña de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pereña de la Ribera [+]
vdr

Pereña de la Ribera estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Arribes del Duero. Pereña etimologie aludas al Pero (Petro) aŭ petra (ŝtono) kaj de la Ribera estas tradukebla al de la riverbordode la rivero.

Akvofalo Pozo de los Humos en Januaro.
Preĝejo de Sankta Maria fotita antaŭ fulmofrapo de 2009.
Ermitejo de Nª Sra. de la Kastelo.
Vidaĵo de Duero el rigardejo de la Ermitejo de Nª Sra. de la Kastelo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 48,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 366 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj. En la limo kun la municipa teritorio de Masueco estas Pozo de los Humos (Puto de la Fumoj), impona akvofalo inter plej altiraj lokoj por turismo ene de la Natura Parko Arribes del Duero. Gravas turisme ankaŭ la akvofalo Pozo Airón, la ermitejo de Nuestra Señora del Castillo, la Fuente Santa kaj la preĝejo Sankta Maria.

Limas kun loĝlokoj Peredo da Bemposta (Portugalio), Villarino de los Aires, Aldeadávila de la Ribera, Cabeza de Framontanos, Masueco de la Ribera, Fuentes de Masueco kaj La Peña. Ĝi distas 92 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. Temas pri granita, kruta deklivaro.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (produktado de vino, olivoj, kaj migdaloj) kaj brutobredado (fromaĝo) lastatempe iom dekadencis sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]