Doŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duero)
Doŭro
En ties enfluejo en Porto
rivero
Bazaj informoj
Longeco 895 km
Akvokolekta areo 98 160 km²
Averaĝa trafluo 675 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 200 m
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Hispanio kaj Portugalio
Map
vdr
Doŭro

La Doŭro estas rivero trairanta Hispanujon kaj Portugalujon, fluanta al Atlantiko.

Hispana nomo: Duero [pr. dŭero]; portugala: Douro [pr. doru] (el la latina Durius).

Ĉi tiun nomon uzas diversaj membroj de la Ibera Skolo.

Ĝi naskiĝas en la hispana montaro Picos de Urbión, je alteco de ĉirkaŭ 2.200 m, proksime al Duruelo de la Sierra (en provinco Sorio), kaj enmariĝas en Porto (Portugalujo).

Ĝi longas 895 km. Ĝia baseno, la plej granda de la Ibera Duoninsulo, surfacas 98.160 km².

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Esla estas la plej akvenhava alfluanto de la rivero Doŭro, kaj ĝi portas en sia enfluejo ofte pli da akvo ol la ĉefrivero Doŭro mem.[1]

Pisuergo (Pisuerga) estas la dua plej grava enfluanto en la Dueron. Ĝi naskiĝas en la Kantabra Montaro, en la nordo de la provinco de Palencio. Ĝi trafluas tiun ĉi provincon, pasas tra la urbo de Valadolido, kaj enfluas la Dueron kelkajn kilometrojn sube de tiu ĉi urbo.

La rivero Duratón estas rivero ĉe la centro de Hispanio, alfluanto je la maldekstra flanko de la rivero Doŭro, kiu trapasas la provincojn de Madrido, Segovia kaj Valadolido. Ĝi longas 106 km kaj drenas basenon de 1.487 km².

Tormes estas rivero, alfluanto de la Doŭro ĉe ties maldekstra bordo, kiu fluas tra la provincoj Avilo, Salamanko kaj Zamora.

Adaja [aDAĥa] estas la dua plej grava alfluanto al Doŭro el ties maldekstra bordo post Tormes.

Valderaduey [balderaDŬEJ] estas alfluanto dekstre de la rivero Doŭro; ĝi trapasas areojn de la provincoj Leono, Valadolido kaj Zamoro, pli malpli en direkto norde suden.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Red de staciones de aforo». Arkivita el la originalo la 5an de marto 2015. Konsultita la 24-an de Februaro 2022. Confederación Hidrográfica del Duero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]