Duratón
Duratón | |
---|---|
Rivero Duratón
| |
rivero • fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hispanio |
Longeco | 106 km |
Akvokolekta areo | 1 487 km² |
Averaĝa trafluo | 4,55 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Peña Cebollera (Somosierra, Madrido) |
- Alteco super marnivelo | 1 440 m |
Enfluejo | Doŭro (Peñafiel, Valadolido) |
- Alteco | 779 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Duratón, Sepúlveda, Burgomillodo, San Miguel de Bernuy, Peñafiel, Rafano |
Baseno de Doŭro, sudoriente situas la rivero Duratón
| |
La rivero Duratón estas rivero ĉe la centro de Hispanio, alfluanto je la maldekstra flanko de la rivero Doŭro, kiu trapasas la provincojn de Madrido, Segovia kaj Valadolido. Ĝi longas 106 km kaj drenas basenon de 1.487 km².
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Ebla deveno de ĝia nomo estas la antikva mallongigo en la hispana «ón» sume al la vorto «Duero» (Doŭro) , do «Duratón» signifus «malgranda Doŭro». Ankaŭ eblas ke ĝi signifu «Fonto el grandaj akvofaloj»
Geografio
[redakti | redakti fonton]La rivero Duratón naskiĝas en la proksimeco de la municipo Somosierra (Madrido), ĉe la kunfluejo de la rivero Pedrizas kaj la rivero De la Peña, kie troviĝas la ruinaĵoj de la muelilo "Peña del Chorro", apud la monto "peña Cebollera", ĉe la montoĉeno Ayllón. Forlasas Madridon preskaŭ je la komenco kaj interniĝas en la provinco de Segovia, kie ĝi pasas apud la vilaĝo Duratón, kies nomo ĝi prenas el la rivero, poste la rivero trapasas la municipon Sepúlveda. Tie ĝi estas uzita por la akvorezervujoj de la urboj Burgomillodo kaj San Miguel de Bernuy. Ankaŭ ĝi estas uzita por la akvorezervujoj de aliaj urboj kiel Vencías kaj Fuentidueña. fine ĝi enfluas en la maldekstran flankon de rivero Doŭro, apud la vilaĝo Peñafiel, en la Provinco Valadolido. Ĝiaj alfluantoj estas la riveroj Hoz (Falĉilo), Serrano, Caslilla kaj San Juan.
La rivero traboris valon kiu nomiĝas Natura Parko Hoces del Río Duratón. Ĝi gravas ĉar de tie la rivero enfluas en Peñafiel kaj kreas la river-bordon nomatan Ribera del Duero. Sur unu el la riveretoj kiuj formas la valojn, meze de la parko, stariĝas ermitejo dediĉita al Sankta Frutos, la plej vizitata loko de la parko. Lia situo, ĉe rando de la klifo, permesas bonan rigardadon de la kanono kiun formas la rivero Duratón kaj la fluohaltado kiu kreiĝas kun la akvorezervujo de Burgomillodo.
La rivero Duratón pasas apud la valadolida vilaĝo Rafano, kiu situas je naŭ kilometroj for el Peñafiel, kie enfluas la riveron. La vilaĝo estas populara fiŝkaptejo pro la ekzisto de la truto ĉielarko kaj ankaŭ de la krabo señal (Krabo signalo).