Matenmanĝa televido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Matenmanĝa televido aŭ simple Matena televido estas la nomo de programformato de televidaj programoj, kiu, laŭ la tago kaj televida kanalo, estas ĉefe elsendita en tempointervalo antaŭ la 10-a horoj matene, daŭras tri ĝis kvar horojn kaj ne havas fiksan temon, sed kombinas malpezajn raportaĵojn kun babiladoj kaj foje same malpezajn muzikaĵojn, tiel ke eblas senpene kiel informa konsumanto sekvi la programon duonkoncentrite, dum oni faras tian matenan rutinon, vestiĝas, preparas kaj senhaste manĝas sian matenmanĝon.

La usona programo Today, ekde 1952 la unua nacie dissendita formato de matenmanĝa televido, en 2015

Tiaj programoj inter la 1970-aj kaj 1990-aj jaroj atingis la televidajn kanalojn preskaŭ ĉie sur la tero. Modeloj estis la anglalingvaj programformatoj de "informuzaĵo" konataj kiel Matena spektaklo (angle "Morning show", en Usono kaj Kanado) aŭ Matenmanĝa televido ("Breakfast television" en Britio, Aŭstralio, Irlando kaj Nov-Zelando). La usona programo Today ("Hodiaŭ"), kiu elsendiĝis la 14-an de januaro 1952 ĉe NBC, estas konsiderata la unua nacie dissendita matenmanĝa televido. Regione dissenditaj programoj de tiu tipo ekzistis en Usono jam la antaŭajn du jarojn, ekde 1950. En 1977 sekvis la ŝtata televido de Svedio per la formato första Gomorron Sverige, en 1979 sekvis Japanio per unua matenmanĝa programo de la televida kanalo Nippon TV. La ŝtata BBC en Britio lanĉis sian programon Breakfast Time la 17-an de januaro 1983, sekvita du semajnojn poste fare de privata televidkanalo specialiĝinta je matenmanĝa televido, "TV-am" ('tv' por "televido" kaj 'am' por "antaŭtagmeze"), kies programoj Daybreak kaj Good Morning Britain elsendiĝis la 1-an de februaro 1983. Kaj en januaro 1985 en Francio ekis la matena programo "Télématin" de la kanalo France 2. En Finnlando tia programo estas almenaŭ Huomenta, Suomi kaj Ykkösen aamu-tv.

La kapitalisma lando okcidenta Germanio estis inter la lastaj landoj de okcidenta Eŭropo, en kiuj televidaj kanaloj (unue la profitocelaj privataj RTL kaj Sat.1) malkovris por si la programformaton en aŭtuno de 1987, kaj poste sekvis la ŝtate poseditaj, publikaj kanaloj: Privataj televidaj kanaloj en okcidenta Germanio nur permesiĝis en 1984, antaŭe plej multaj familioj tie nur ricevis du ŝtataj tutlandajn kaj unu ŝtatan regionan kanalon, kiuj ofte eksendis je la 16-a aŭ 18-a horo kaj plej ofte finis noktomeze. Tiam pedagogoj ankoraŭ avertis ke estus medicine kaj socie por la familia komunikado katastrofe, se dum iu familia manĝo bruus radio aŭ televido, kaj estus tute eduke, ke televidado limiĝus al la tagofina tempo inter komuna vespermanĝo kaj la enlitiĝo de la gepatroj. La matenmanĝa televido en la televidaj kanaloj preskaŭ ĉie sur la tero tentigis malobei tiujn konsilojn kaj matene tutkomence enŝalti la televidilon, kvankam kompreneble en neniu familio oni devas fari tion - eblas daŭre nur inter la 18-a kaj la 23-a horoj enŝalti televidilon, aŭ nur tiam kiam la televida programo anoncas iun eksterordinaran programformaton, kaj ankaŭ permesatas tute neniom televidumi. Sed la Matenmanĝa televido tamen kontribuis al tio signife altigi la ĉiutagan televidan tempon ĉe multaj ordinaraj civitanoj.