Maurice Duchochois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Maurice DUCHOCHOIS [düŝoŝŭa] (naskiĝis la 6-an de junio 1862 en Boulogne-sur-Mer) estis franca esperantisto kaj direktoro de akvoglaciejoj. Li estis juĝanto ĉe la komerca tribunalo en Boulogne, kaj ŝipekipisto por fiŝkaptado. Unu el la organizintoj de la unua UK, iniciatinto de la esperantista standardo. Sur liaj ŝipoj flirtis je la unua fojo la Esperantista flago. Li prezidis Esperanto-grupon en Boulogne.

1904-duchochois-lernanto.JPG

En karto sendita al Frederiko Villareal en Decembro 1904, li deklaras, ke li eklernis Esperanton en la antaŭa monato, do 42-jaraĝa.