Diskuto:Maurice Duchochois

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikoleto estas aserto ke li estis "direktoro de akvoglaciejoj" - ruĝa ligilo, kaj sincere dirite al mi ne klaras kiun signifon havu la termino "akvoglaciejo". La simpla vorto glaciejo laŭ vikipedio estu sinonimo por glaĉero - ĉu do akvoglaciejo estu glaĉero flosanta en akvo, iusence flosanta glacimonto, kaj s-ro Duchochois posedis tiajn glacimontojn??? Mi neniel kredus ion tian. Laŭ mia supozo eble li estis "direktoro de glacirompiloj", sed mi havas neniajn referencojn, nur supozas... Alia ideo estus ke temus pri aro de fiŝkaptaj ŝipegoj, en kiuj tuj frostigatas ("glaciiĝas") la manĝopretigitaj fiŝoj (sen kapoj, intestaroj ktp.)... ThomasPusch (diskuto) 18:31, 28 Nov. 2014 (UTC)

PS: En la artikolo Islando cetere estas citaĵo el la Enciklopedio de Esperanto kiu mencias la envenon de lia fiŝkapta ŝiparo kun esperantaj verdaj flagoj en la havenon de Rejkjaviko. ThomasPusch (diskuto) 18:36, 28 Nov. 2014 (UTC)

Eble s-ro Duchochois estis direktoro de glaci-fabrikejoj (germane Eisfabriken, france glacières). Almenaŭ tia fabrikejo iam ekzistis en Bolougne-sur-Mer. -- Robert Weemeyer (diskuto) 11:45, 1 Dec. 2014 (UTC)

Laŭ http://symogih.org/resource/Actr24157 fakte ekzistis Société anonyme des glacières boulonnaises (Maurice Duchochois & Cie). -- Robert Weemeyer (diskuto) 11:52, 1 Dec. 2014 (UTC)