Max Friedrich Kunze
Max Friedrich Kunze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1838 en Wildenthal |
Morto | 9-an de marto 1921 (83-jaraĝa) en Tharandt |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | forstisto matematikisto universitata instruisto |
Max Friedrich KUNZE (naskiĝinta la 10-an de februaro 1838 en Eibenstock-Wildenthal, mortinta la 9-an de marto 1921 en Tharandt) estis germana forstscienculo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj en Tharandt inter 1857–59 kaj ekde 1861 en Gießen kaj Lepsiko Kunze iĝis en 1864 helpa oficisto, poste sekcia administranto en la saksia forstoministerio. En 1870 li ekdocentis kaj tri jarojn poste li ekprofesoris ĉe la Forstakademio de Tharandt.
Li verkis: »Die wichtigsten Formeln der Zins- und Rentenrechnung« (Dresdeno 1872); »Lehrbuch der Holzmeßkunst« (Berlino 1873); »Meteorologische und hypsometrische Tafeln« (Dresdeno 1875); »Hilfstafeln für Holzmassenaufnahme« (Berlino 1884); »Anleitung zur Aufnahme des Holzgehaltes der Waldbestände« (Berlino 1886); »Neue Methode zur raschen Berechnung der unechten Saftformzahlen der Fichte und Kiefer« (Dresdeno 1891) kaj multajn interesajn artikolojn por la jarlibroj »Tharander forstliche Jahrbuch«, por kies eldono li ekresponsis en 1888.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Leipzig 1907, p. 826 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La historio de la tharandta fakaltlernejo forstista (PDF)
- Informoj pri Max Friedrich Kunze en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)