Max Ophüls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Ophüls
Naskiĝo 6-an de majo 1902
en Ŝablono:Flagikono Sankt Johann (ekde 1909 Saarbrücken)
Morto 26-an de marto 1957
en Hamburgo
Nacieco Ŝablono:Flagikono germana, poste Ŝablono:Flagikono franca
Sukcesis kiel film- kaj teatroreĝisoro
vdr

Max Ophüls (* 6-an de majo 1902 en Sankt Johann (ekde 1909 Saarbrücken); † 26-an de marto 1957 en Hamburgo; vera nomo Max Oppenheimer) estis grava film-, teatro- kaj aŭdludreĝisoro. Oni nomis post li la premion Max-Ophüls, kiu estas ĉiujare transdonita en Saarbrücken al germanlingvaj filmnovuloj.

Vivo

Li alprenis la artistan nomon Ophüls en 1920. Li komence aktorludis, kaj ekde 1925 laboris ĉe la radio. Li faris sian unuan filmon en 1931 Dann schon lieber Lebertran, li elmigris en 1933 al Parizo, kaj li iĝis franca ŝtatano en 1938. En 1942 fuĝis li en Usonon, kie li laboris en Holivudo. La reveno al Parizo okazis en 1949. En 1959 aperis lia membiografio, du jarojn post lia morto.

La reĝisoro kaj dokumenta filmisto Marcel Ophüls estas lia filo.

Ĉefaj filmoj

  • 1931 Dann schon lieber Lebertran
  • 1932 Die verliebte Firma
  • 1932 Die verkaufte Braut, filmigo de opero de Bedřich Smetana
  • 1932/33 Lachende Erben
  • 1933/33 Liebelei
  • 1933/34 On a vole un homme
  • 1934 La signora di tutti
  • 1935 Divine
  • 1935/36 La tendre ennemie
  • 1935 Komedie om Geld
  • 1937 Yoshiwara
  • 1938 Werther
  • 1939 Sans Lendemain
  • 1939/40 De Mayerling à Sarajevo
  • 1947 The Exile
  • 1947/48 Letter from an unknown Woman (post Stefan Zweig)
  • 1950 La Ronde
  • 1951 Le Plaisir
  • 1953 Madame de... (post novelo de Louise de Vilmorin)
  • 1955 Lola Montès

Membiografio

  • Spiel im Dasein. Eine Rückblende. Goverts, Stuttgart 1959, 239 S.