MediaWiki-Diskuto:Recentchangestext

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi paĝo iom post iom fariĝis ĥaosa. Mi iom malpezigis ĝin sed mi forte sugestas ke ni iom pli zorgu pri la redakta subportalo kies rolo estas gvidi la legantojn kaj redaktontojn. --Arno Lagrange  07:00, 4. Aŭg 2005 (UTC)

Mistajpaĵo[redakti fonton]

Iu administranto bv. korekti la mistajpaĵon "aktulaĵojn". --Schuetzm 16:11, 4. Sep 2006 (UTC)

Korektite!! Alaŭdo ۩ 11:11, 5. Sep 2006 (UTC)

Propono: Ligo al VikiVojaĝo[redakti fonton]

Mi proponas ke oni enmetu ligo al la lastaj ŝanĝoj de VikiVojaĝo

http://wikitravel.org/eo/Speciala:Recentchanges

--Denizo 09:36, 20. Feb 2007 (UTC)

dezirataj artikoloj kaj maturigindaj ĝermoj[redakti fonton]

Ĉe la paĝon "lastaj ŝangoj", iliaj redaktaj ligiloj ne havas la saman formon. (redaktu deziratajn artikolojn) kaj (redakti Maturigindan Ĝermliston). Ĉu iu administranto povas ŝangi ĝin?

artikoloj[redakti fonton]

La vikipedio nun havas 95000 artikolojn, kaj mi trovas ke tio estas sufiĉe multe por nun skribi: 95000 artikoloj pasis! Nun estas 95 220 artikoloj. Ek al 100 000. Kuraĝon al ĉiuj!

Nova celo por artikoloj[redakti fonton]

Mi korektis la redakton de Arno, kiu kuraĝigis vikipediistojn atingi la milionan artikolon, kaj ŝanĝis la celon al miaopinie multe pli saĝa 150.000 artikoloj. Estos multaj gravaj meljoŝtonoj antaŭ la miliona artikolo (150000-a, 200000-a, 250000-a, 500000-a...), kaj ni certe ne havos unu milionon antaŭ EGE longa tempo. ;=) Thomas Guibal 10:15, 15. Jun 2008 (UTC)

101 000 ankaŭ estas mejloŝtono. Tamen mi opinias neniun mezan mejloŝtonon priatentiga celo krom venonta ronda cifero. 150 000 ŝajnas al mi ne tiom ronda cifero. Venonta celo se ne la miliono (al kiu alproksimiĝas la duaj kaj tria vikipedioj - germana kaj franca), estu la 500 000-a aŭ almenaŭ la 200 000-a. Arno Lagrange @ 11:00, 15. Jun 2008 (UTC)
La sekva mejlŝtona nivelo (post 100mil) en Aktualaĵoj de Wikimedia estas 150000. -- Yekrats 11:50, 15. Jun 2008 (UTC)
Egale, kion skribas aliaj: Ni kreas ĉ. 50 artikolojn tage, monate do ĉ. 1500. Atingi 150.000 do daŭros ĉ. 30 monatojn - laŭ mi tro fora celo. Mi preferas havi 110.000, tio atingeblas post 180 tagoj, do ses monatoj. Pli facile palpebla. Mi ne metos ĉampanon en mian fridujon por trinki ĝin post 2,5 jaroj - sed por post ses monatoj, nu jes! --Lu 13:29, 9. Jul 2008 (UTC)

Projektoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi proponas, ke ni iel aldonu ligilojn al projektopaĝoj. Eble per tio iom revivigeblus la ŝablona projekto, en kiu mi ankoraŭ iomete laboras, sed ĉefe en ties suprasoraba varianto. Lastatempe kelkfoje okazis, ke novuloj resp. maloftaj verkantoj kreis novajn ŝablonojn, kvankam jam ekzistis uzeblaj. Kore --Tlustulimu 23:25, 28. Feb 2010 (UTC)

Saluton. Ĉar ne aperis iu ajn reago, mi ĵus aldonis unu frazon kun ligilo al la ŝablonprojekta diskutopaĝo. Bonvolu ne malfari tion sen antaŭa diskuto. --Tlustulimu 22:08, 20 Jan. 2012 (UTC)

Malĝusta ligilo[redakti fonton]

La paĝo havas ligilon al Vikifontaro, sed al la multlingva hejmpaĝo, ne al la esperanta retejo. (Anstatŭ ligi al http://eo.wikisource.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Lastaj_%C5%9Dan%C4%9Doj, ĝi ligas al http://wikisource.org/wiki/Special:RecentChanges). Ĉu iu povas ŝanĝi tion?--Frglz (diskuto) 04:03, 6 Aŭg. 2012 (UTC)

Malpezigi la specialan paĝon "Lastaj ŝanĝoj"[redakti fonton]

Kiel mi diskutas ĉe Diskutejo, la paĝo "Lastaj Ŝanĝoj" de nia vikipedio estas iom tro peza. Almenaŭ pli peza ol la plej fortaj angla, germana kaj nederlanda vikipedioj je la paĝa supro. Esperanta Vikipedio havas iom tro multajn informojn, kiuj estas ja interesaj kaj kaŝitaj al nur tri linioj. Tamen, la plej ofte uzata paĝo ne ĉiam devas havi pezajn ŝablonojn kaŝatajn dum kelkaj sekundoj, kaj malpezaj ligiloj estu sufiĉaj, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 02:22, 29 Maj. 2015 (UTC)

✔ Farite laŭ VP:D#Malpezigi la specialan paĝon "Lastaj ŝanĝoj"--Salatonbv (diskuto) 13:25, 2 Feb. 2016 (UTC)