Medicina Universitato de Suda Karolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medicina Universitato de Suda Karolino
universitato • publika eduka institucio en Usono
Informoj
fondodato 1824
Situo
Geografia situo 32° 47′ 3″ N, 79° 57′ 3″ U (mapo)32.784166666667-79.950833333333Koordinatoj: 32° 47′ 3″ N, 79° 57′ 3″ U (mapo)
lando Usono
adreso 179 Ashley Ave, Charleston, SC 29425
poŝtkodo 29425
Nombroj
nombro de studentoj 3 083 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• American Council on Education vd
filioj
• MUSC Shawn Jenkins Children's Hospital vd
Medicina Universitato de Suda Karolino (Suda Karolino)
Medicina Universitato de Suda Karolino (Suda Karolino)
DEC
Medicina Universitato de Suda Karolino
Medicina Universitato de Suda Karolino
Medicina Universitato de Suda Karolino (Usono)
Medicina Universitato de Suda Karolino (Usono)
DEC
Medicina Universitato de Suda Karolino
Medicina Universitato de Suda Karolino
Map
Medicina Universitato de Suda Karolino
vdr

Medicina Universitato de Suda Karolino (angle Medical University of South Carolina, akronime MUSC) estas usona ŝtata speciala altlernejo situanta en la urbo Charleston, Suda Karolino [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato estis malfermita en 1824 kiel malgranda privata kolegio dezajnita por trejni kuracistojn, kaj ekde tiam fondis hospitalojn kaj medicinajn instituciojn ĉie en la ŝtato. Ĝi estas unu el la plej malnovaj senĉese funkciaj medicinaj fakultatoj en Usono kaj la plej malnova en la Sudaj ŝtatoj [2].

La lernejo disetendiĝis en publikan universitaton kun medicina centro kaj ses altlernejoj por trejni sanprofesiulojn, biomedicinajn sciencistojn kaj alian sanpersonaron. Ĝi ankaŭ funkcias kiel esplorcentro kaj havas sian propran publikan hospitalon [3].

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato konsistas el fakoj: anestezo kaj perioperacia medicino, biokemio kaj molekula biologio, biostatistiko kaj epidemiologio, ĉela kaj molekula farmakologio kaj eksperimenta terapio, kompara medicino, dermatologio, familia medicino, medicino, mikrobiologio kaj imunologio, neŭrologio, obstetriko kaj ginekologio, oftalmologio, ortopedia kirurgio, otorinolaringologio, kapo kaj kolo-kirurgio, patologio kaj laboratoria medicino, pediatrio, psikiatrio kaj kondutismaj sciencoj, radiado-onkologio, radiologio, kirurgio, regenera medicino kaj ĉelbiologio, kaj urologio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Health Service Locations. Medical University of South Carolina. Alirita 29 July 2022.
  2. Introduction: 1913 State Takeover of MCSSC. Alirita 12 April 2018.
  3. About COM. Arkivita el la originalo je 2011-05-13. Alirita 2011-02-06. Arkivigite je 2011-05-13 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo: http://www.musc.edu