Mehrano
Mehrano perse مهران | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano limurbo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Ilamo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 435 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 7′ N, 46° 10′ O (mapo)33.12222222222246.164722222222Koordinatoj: 33° 7′ N, 46° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mehran, Ilam [+] | |||
Mehrano (perse مهران, latinigite kiel Mehrān; antaŭe Mansurabad (perse منسورآباد), ankaŭ latinigata kiel Mansūrābād) estas ĉelima urbo en provinco Ilamo, Irano, administra centro de la samnoma distrikto. En 2006 loĝantaro estis 13 118 homoj[1]; ĉefe kurdoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mehrano situas je la okcidenta parto de Ilamo, apud la Zagros-montaro, je 136 metroj super la marnivelo[2]. La urbo troviĝas proksimume 60 km sud-okcidente de la provinca ĉefurbo Ilamo kaj 550 km sud-okcidente de Teherano.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1986 dum la Iraka-irana milito Mehrano estis okupita de la iraka armeo por monato[3]. En aŭgusto de 2000 ĝi estis bombardita fare de taĉmentoj de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo subtenitaj de la iraka armeo[4]. En 2003 la irana registaro establis apud la urbo tendaron por 50 mil irakaj rifuĝintoj. EN aprilo 2003 la tendara loĝantaro superis 100 mil, do lokaj potenculoj turnis sin al la registaro kun peto pri aldona helpo[5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Censo de Islama Respubliko Irano, 1385 (2006) (perse). Irano (2000-10-25). Arkivita el la originalo je 2011-11-11. Alirita 2013-01-07 .
- ↑ Mehran, Iran Page (angle). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-13 .
- ↑ Iran-Iraq War 1980-1988 (angle). Iran Chamber Society. Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-13 .
- ↑ Совет Безопасности ООН. Письмо Постоянного представителя Исламской Республики Иран при Организации Объединенных Наций от 25 октября 2000 года на имя Генерального секретаря. S/2000/1036 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2000-10-25). Alirita 2013-01-07 .
- ↑ Iran sets up camp in Mehran border city (angle). Payvand Iran News (2003-03-28). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-13 .