Meksika Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksika Esperanto-Junularo
landa sekcio de TEJO
Komenco 1965 vd
Lando(j) Meksiko vd
Jura formo volontula asocio
vdr

La Meksika Esperanto-Junularo (MEJ; hispane: Juventud Esperantista Mexicana) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Meksiko. Ĝi fondiĝis en 1965 kaj samjare iĝis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO); tiun staton ĝi tenis ĝis minimume la jaro 1981, kiam la IJK okazis en Meksiko. Poste tamen ekmankis novaj generacioj de aktivemaj junaj esperantistoj en lerneja kaj studenta aĝo, kaj la aĝiĝintaj antaŭaj aktivuloj plulaboris en Meksika Esperanto-Federacio. La junulara asocio refondiĝis en 2009 dum la 10-a Meksika Esperanto-Kongreso kaj petis realiĝon al TEJO. Nun la 5-an de marto 2012 en la retejo de TEJO publikiĝis sciigo, ke la komitato de TEJO en reta voĉdono konfirmis reakcepton de la asocio kiel landa sekcio de TEJO - sume la 46-a. La asocio estas la junulara sekcio de Meksika Esperanto-Federacio kaj uzas ties centran oficejon en Meksik-urbo kiel asocia adreso. Laŭ la stato de marto 2012 la estraro de MEJ konsistas el Sergio Romero Aldana (prezidanto), David Lopez Rueda (vicprezidanto), Ulises Franco Pérez, Edgar López Borja kaj Carlos Hernández Loarca.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]