Melendi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melendi

Ramón Melendi Espina (Oviedo, Asturio, 21-a de januaro de 1979), estas kantisto hispana. Ties specialaĵo en muziko estas la rumbao kun influo de Rok-muziko, flamenko kaj popo. La kantisto vendis totalon de 1.000.000 kopioj de siaj diskoj ĝis la jaro 2010.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis kunlernanto de la kondukisto de Formulo 1 Fernando Alonso, al kiu dediĉis kanton nome «Magic Alonso». Melendi estis sekvanto de futbalo, kaj ludis en subaj kategorioj de la Klubo Astur, de la Real Oviedo. Post iom da tempo li laboris kiel kelnero kaj vivis en la nokta etoso, kie akiris spertojn, kiujn li poste enmetos en siajn kantojn. En 2001 li aliĝis al grupo El bosque de Sherwood kaj poste registris provaĵon kiu enhavas tri kantojn: «Sin noticias de Holanda», «El informe del forense» kaj «Vuelvo a traficar».

En februaro de 2003, Melendi registris sian unuan diskon, sole, nome Sin noticias de Holanda (Sen novaĵoj de Nederlando) kun dekdu kantoj. En decembro de 2003 Melendi registris du novajn kantojn («Asturias» kaj «Moratalá»), kiuj ege sukcesis. Li famiĝis ĉefe post Hispana bicikla turniro en 2004, ĉar lia kanto «Con la luna llena» (Plenlune) estis elektita kiel oficiala temo. En majo de 2004 li faris malgrandan turniron tra Hispanio. Post tio li vendis ĉirkaŭ 50.000 kopiojn kaj akiris ordiskon.