Melhundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melhundo
Melhundo
Melhundo
FCI-norma n-ro 148
  • Grupo 4: Melhundoj
  • Sekcio 1: Melhundoj
  • kun laborekzameno
Deveno:

Germanio

Aliaj nomoj:

Dackel, Teckel germane

Pezo:

maksimume 9 kg

Variaĵoj:
melhundo
  • Mallongahara
  • Longhara
  • Malglathara
nana melhundo
  • Mallongahara
  • Longhara
  • Malglathara
kunikla melhundo
  • Mallongahara
  • Longhara
  • Malglathara
Listo de hundorasoj
vdr

La melhundo (germanaj nomoj: Dackel (sudgermane), Teckel (nordgermane) aŭ Dachshund (tutgermana); germandevena angla nomo: Dachshund - Dachs "melo", Hund "hundo") estas longa hundoraso kun mallongaj kruroj. Ĝi estis uzita kaj fariĝis raso en Germanio por ĉasi melojn kaj aliajn ĝenulojn loĝantajn en ternestoj. Normale plenkreska melhundo pezas de kvin ĝis dek kilogramojn. Tipa melhundo de speco maketo pezas malpli ol kvin kilogramojn kaj estas multe pli malgranda ol la aliaj melhundoj.

Ŝerce ili estas nomataj kolbasohundoj, ĉar ili aspektas kiel kolbaso kun kruroj. Melhundoj estas lojalaj kaj petolemaj hundoj, konataj por dispozicio ĉasi malgrandajn bestojn kaj birdojn.

Oni teoriumis, ke la malfruaj radikoj de la melhundo devenas el antikva egiptio kie gravaĵuroj montris ĉasantajn hundojn kun mallongaj kruroj. Sed, en ĝia moderna enkarniĝo, la melhundo estas kreaĵo de eŭropaj hundobredistoj kaj inkluzivas elementojn de germaniaj, franciaj, kaj angliaj hundoj kaj terhundoj. Melhundoj kutimis en reĝaj kortumoj tra tuta Eŭropo, inkluzive de tiu de Reĝina Viktoria de Britio kiu aparte enamiĝis al tiu raso.

La unuaj kontrolataj mencioj de la raso troviĝas en libroj verkitaj en la frua parto de la 18-a jarcento. Antaŭ tiuj ekzistas mencioj de "melo-hundoj" aŭ "truaj hundoj". Sed tiuj plej probable aludas al celoj kaj ne specifaj rasoj. La originalaj germaniaj melhundoj estis pli grandaj ol la moderna normala variaĵo (laŭ plana amplekso) kaj pezis de 14 ĝis 18 kilogramoj. Ĉi tiuj originalaj melhundoj havis aŭ rektajn aŭ malrektajn krurajn variaĵojn. La moderna melhundo devenas de la malrekt-krura variaĵo.

La raso estas konata pro sia kapableco ekstermi melojn; melhundoj estas uzataj por ĉasi kuniklojn kaj vulpojn, lokalizi vunditajn bestojn kiel cervojn, aŭ por are ĉasi ĉasaĵon tiel grandan kiel apron.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Cinologia Federacio distingas 3 specojn de melhundoj depende de la haroj:

  • mallonghara
  • longhara
  • malglathara

Krome, oni distingas 3 specojn de grandeco:

  • melhundo - ĝis 9 kg, brustomezuro ekde 35 cm
  • nana melhundo - 3 ĝis 6 kg, brustomezuro 30-35 cm
  • kunikla melhundo - ĝis 2,5 kg, brustomezuro ĝis 30 cm

Do, oni distingas 9 variaĵojn de melhundoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]