Menno Simons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Menono Simonido (la literumo ne estis fiksita kaj oni trovas tre diversajn formojn; "Sim(m)ons(z(oon))" ne estas familia nomo, sed nur la antaŭnomo de lia patro) (1496 - 1561) estis anabaptisma komunumestro el Frislando (nun en norda Nederlando kaj nordokcidenta Germanio). Li ordiniĝis kiel romkatolika sacerdoto kaj servis pastre en la gepatra vilaĝo, sed ĉ. 1530 li komencis dubi pri diversaj katolikaj doktrinoj, kaj serĉante la veron en la Biblio li konvinkiĝis, ke pri diversaj aferoj la Roma Eklezio malpravas. Li aliĝis al la anabaptismo, kies anoj jam atingis Nederlandon el Svisio, kaj baldaŭ li fariĝis konata gvidanto en tiu sekto — tiom, ke ĝis hodiaŭ la ĉefa anabaptisma konfesio nomas sin, kaj estas nomata, "Menonanoj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]