Mercedes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mercedes
aŭtomobilo-faranta firmao • aŭtomobilmarko vd
Dum 1902 - 1926
Sekvanto Mercedes-Benz
Lando Germanio
Agokampo aŭtomobilo
Posedata de Daimler Motoren Gesellschaft vd
vdr
logoo uzita de DMG el 1901.
Mercedes Knight 4.0 50Hp de 1912 en la Technikmuseum Sinsheim.

Mercedes estis marko de fabrikanto de aŭtoj nome Daimler-Motoren-Gesellschaft (DMG). DMG ekdisvolviĝis en 1900, post la morto de sia kunfondinto, nome Gottlieb Daimler. Kvankam la nomo ne estis uzita kiel komerca nomo ĝis la 23a de junio 1902 kaj ne registrita jure ĝis la 26a de septembro, la markonomo estis tamen aplikita al aŭtomomodelo konstruita de Wilhelm Maybach por specifigoj fare de Emil Jellinek, kiu estis liverita al li la 22an de decembro 1900. Laŭ la kontrakto kun Jellinek, la nova modelo enhavis nove dezajnitan motoron kiu estis nomita "Daimler-Mercedes". Tiu motornomo estis la unua okazo de la uzado de la nomo, Mercedes, fare de DMG. La aŭtomobila dezajno estos poste nomita Mercedes 35 hp.

Emil Jellinek estis aŭstria diplomato kun sidejo en Nico kiu havis profitdonan negocon vendante aŭtojn, kaj kiel entuziasmulo de aŭtokuroj, estis konkurencanta per DMG aŭtoj sub la pseŭdonimo Mercédès, laŭ sia filino, Mercédès Jellinek.[1] Poste li faris kontrakton kun DMG por malgranda serio de sportaj aŭtoj enhavantaj motorojn kiuj oficiale portis la nomon de lia filino. Li kurkonkurencis per ili tre sukcese, kaj akiris rekonon kiu pliigis intereson en la klientoj kaj tiele Jellinek eniris en la direktoraro de DMG. Tiu modelo estis grava progreso en la historio de aŭtomobiloj. Tiu modelo estis disponebla por vendado en 1901 laŭ la nomo Mercedes 35 hp kaj, pro la sukceso de la modelo, DMG ekaplikis la nomon al serio de aliaj modeloj kiel Mercedes 8/11 hp kaj Mercedes 40 hp Simplex. Jellinek aspektis obseda je la nomo kaj eĉ ŝanĝis sian nomon al Jellinek-Mercedes. Maybach forlasis DMG en 1907 kaj startis sian propran negocon.

La nomo, Mercedes, poste estis uzata por reprezenti DMG en alia nova markonomo, nome Mercedes-Benz, kreita en 1926 kiam ĝi aplikiĝis al ĉiuj vehikloj produktitaj de la nova kompanio, Daimler-Benz AG, rezultinta el la kunigo de Benz & Cie. kaj Daimler Motoren Gesellschaft okazinta tiun jaron. La familinomo de Karl Benz estis retenita en la nova marko, sed ĉar DMG estis vendinta ekskludajn permesilojn al eksterlandaj kompanioj, ili ne rajtis uzi la nomon de la fondinto, Daimler, laŭleĝe en ĉiuj landoj kaj decidis uzi la nomon de sia plej populara modelo. Ĉar Jellinek estis membro de la direktoraro en la epoko de la kunigo, la nomo estis promociita por havigi kontinue bonan sorton al la nova kompanio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The history behind the Mercedes-Benz brand and the three-pointed star. Arkivigite je 2017-07-09 per la retarkivo Wayback Machine eMercedesBenz.com. 17a de aprilo, 2008.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wise, David Burgess. "Daimler: Founder of the Four-Wheeler", en Northey, Tom, ed. World of Automobiles, Volume 5, pp. 481–483. London: Orbis, 1974.