Mercurial
Mercurial | |
---|---|
Aŭtoro | Matt Mackall |
Lasta stabila versio | 1.7.3 (1st January 2010) |
Operaciumo | Unikso-similaj, Vindozo, Mac OS |
Programlingvo | Python, C, Rust |
Evoluigstato | Python C |
Programtipo | Versitena sistemo |
Permesilo | GPL v2 |
Retejo | http://mercurial.selenic.com |
Mercurial [merkjurial] (angle: "hidrarga") estas libera disa versitena sistemo. Oni ankaŭ nomas ĝin kiel hg, kemia simbolo de hidrargo. Ĝi estas verkita ĉefe en Python kun etaj partoj en C por pli bona rapideco.
Historio
Mercurial naskiĝis kiam firmao BitMover, kreinto de alia disa versitena sistemo BitKeeper, forprenis senpagajn permesilojn disde verkintoj de Linukso. Unu de ili, Matt Mackall, komencis verkadon de nova versitena sistemo anstataŭ BitKeeper. Kvankam Mercurial ne estis elektita kiel ĉefa versitena sistemo de Linukso, ĝi adis disvolviĝi kaj nun estas uzata far kelkaj grandaj projektoj.
Strukturo
Mecrurial aranĝas diversajn versiojn de projekto kiel orientita necikla grafeo. Ĉiu nodo de la grafeo reprezentas certan staton de projekto. Oni identigas ĉiun nodon per haketo de ŝanĝaro (de la angla "changeset") kaj identigiloj de patraj nodoj, do ĉiu nodo havas unikan identigilon. Ĉar Mercurial estas disa versitena sistemo, ĉiu laborkopio de projektoj havas kompletan greafeon de versioj.
Dokumentaro
Uzante hg help, oni povas legi internajn priskribojn de ĉiu komando. Ekzistas ankaŭ plena libera libro Mercurial: The Defenitive Guide (angla Mercurial: La Plena Instrukcio).
Projektoj uzantaj Mercurial-on
Plena listo de projektoj estas tie ĉi. Jen kelkaj plej grandaj projektoj:
- OpenSolaris - libera operaciumo de Sun Microsystems
- Symbian - operaciumo por poŝtelefonoj