Messerschmitt Me 262

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Messerschmitt Me 262

La Messerschmitt Me 262 estis la unua aviadilo kun gasturbina jetmotoro.

Historio

La planadon de la tipo komencis la Messerschmitt AG en 1938, sed bonajn jetmotorojn produktis nur la firmao Junkers en 1943. Tiam la nazia arma gvidantaro decidis ĉesigi la programon. Finfine premesis la produktadon de la aviadilo mem Adolf Hitler, sed ne kiel ĉasaviadilo, sed kiel rapida bombarda aviadilo. La konstruaĵo ne taŭgis por tio, kaj ne estis ankoraŭ matura por iua ajn uzo.

Ĝi estas unu el naziistaj teknikaj ideoj. Lia ŝerca nomo estis "Schwalbe" (germane: hirundo). Kreis ĝin la firmao Messerschmitt. Preskaŭ tiom nova aviadilo, kreita de la landoj, kiuj batalis kontraŭ naziistoj, estas la angla aviadilo Gloster-Meteor (sed Gloster-Meteor estas malpli forta ol Me 262 kaj malpli frua). Komence, en ĝin oni instalis nejetajn motorojn (1941), sed tiuj motoroj turniĝis malantaŭe. En 1942 oni jam lanĉis la unuan jetan version.

Teknikaj datenoj

  • longo: 10,60 m
  • enverguro: 12,51 m
  • alto: 3,83 m
  • skipo: 1
  • motoro: 2 Junkers Jumo 004B-1/2/3 gazturbinoj kun 8,8 kN ŝovforto
  • rapido: 865 km/h (en alto de 6000 m)
  • armiloj: 4X30 mm-a Mk 180 maŝinpafiloj
  • maso: 4420 kg (malplene) ; 6401 kg (batalprete)
  • maksimuma flugpinto: 11450 m
  • atingopovo: 1042 km

Bibliografio

  • Messerschmitt Me 262 : der geklonte Düsenjäger : der Nachbau des legendären Flugzeuges / Werner L. Blasel Oberhaching : Aviatic; 158 p. : Ill. ISBN 978-3-925505-86-7 3-925505-86-5 (moderna privata konstruo en Usono)
  • ME 262 "Sturmvogel/Schwalbe" / Hugh Morgan; ins Deutsche übertr. und bearb. von Wolf Westerkamp; Vorwort von Adolf Galland; Geleitwort von Johannes Steinhoff; Stutgarto : Motorbuch Verlag, 1996; 213 p.,[8] farb. Tafeln ; 28 cm : Ill.; Traduko de la angla lingvo: Me 262 Stormbird rising; "Me 262 Stormbird rising". Londono [etc.], 1994; Untertitel auf dem Umschlag: Entwicklung, Einsatz, Neubau; ISBN 3-613-01757-1 (germane);
  • "Me 262 Stormbird rising". Londono [etc.], 1994; (angle)