Metroo de Kolkato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Kolkato
Metroo sur linio 1
Metroo sur linio 1
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Kolkato
Okcidenta Bengalio
 Barato
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 24-a de oktobro 1984
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 46,96 km
Nombro de linioj 3
Nombro de veturiloj ĉ. 45
Nombro de stacioj 40
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 676 mm
1 435 mm
Posedanto Metro Railway, Kolkata
Kolkata Metro Rail Corporation
Transportisto Metro Railway, Kolkata
Indian Railways
vdr

La Metroo de Kolkato (bengale কলকাতা মেট্রো, angle Kolkata Metro) estas metroo servanta la urbon Kolkato kaj la pli vastan Kolkatan Metropolan Regionon en Okcidenta Bengalio, Barato. Ĝi estas la unua funkcianta metroo en Barato, kaj la dua plej okupata metroreto en Barato. En januaro 2023 ĝi havas tri funkciantajn liniojn: 31,36 km longa linio de Dakshineswar ĝis Kavi Subhash, 9,1 km longa linio de Salt Lake Sector V ĝis Sealdah, kaj 6,5 km longa linio de Joka ĝis Taratala, por totalo de 46,96 km. Tri aliaj linioj estas en diversaj fazoj de konstruo. La sistemo havas miksaĵon de subteraj, surteraj kaj superteraj stacioj utiligantaj kaj larĝŝpurajn kaj normŝpurajn trakojn. Trajnoj funkcias inter 06:55 kaj 22:30 IST kaj la tarifoj varias de ₹ 5 ĝis ₹ 25.


Mapo

Linioj[redakti | redakti fonton]

Linioj Finstacioj Malfermo Longo Stacioj
1 Dakshineswar – Kavi Subhash 1984 (2021) 31,36 km 26
2 Salt Lake Sector 5 – Sealdah 2020 (2022) 8,88 km 8
3 Joka – Taratala 2022 6,5 km 6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]