Metroo de Sankt-Peterburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de metrosistemo en Peterburgo

Metroo de Sankt-Peterburgo (ĝis julio 1992 Leningrada metropoliteno Lenin) estas sistemo de metropolitenaj linioj en Sankt-Peterburgo. La sistemo ekfunkciis la 15-an de novembro 1955. En 2013 Sankt-Peterburga metroo konsistis el kvin linioj de komuna longeco 113,6 km, 67 stacioj (inter ili 7 ŝanĝostacioj), 251 movŝtuparoj, 1534 vagonoj. 2,13 mln da homoj uzas la sistemon ĉiutage[1].

La nuna (por majo 2012) pago por unu vojaĝo per metroo estas 27 rubloj sendepende de la longeco de vojaĝo. Oni planas enkonduki laŭzonan pagon (kiam la pago dependos de la elektita itinero).

Ĝis la jaro 1982 Sankt-Peterburga metroo estis la plej norda metroo en la mondo[2].

La stacioj de la metropoliteno akceptas pasaĝerojn ekde 5:45 matene ĝis noktomezo (00:00). Nokte en metroo okazas priservaj laboroj (purigado, teknika kontrolado ktp.).


Stacioj de Peterburga Metroo (de nordo al sudo)

Кировско-Выборгская
(Kirovsko-Viborgskaja)
Московско-Петроградская
(Moskovsko-Petrogradskaja)
Невско-Василеостровская
(Nevsko-Vasileostrovskaja)
Правобережная
(Pravobereĵnaja)
Фрунзенско-Приморская
(Frunzensko-Primorskaja)

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. http://www.metro.spb.ru/uploads/img/map/shema_28.12.12c.jpg
  2. La 2-an de aŭgusto 1982 ekfunkciis metroo en Helsinko, kiu restas ĝis nun la plej norda.