Metroo de Vuŝio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Vuŝio
Metroo sur linio 2
Metroo sur linio 2
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Vuŝio,  Ĉinio
Transportsistema speco metroo
Komenco de trafiko 1-a de julio 2014
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 145 km
Nombro de linioj 5
Nombro de veturiloj 45
Nombro de stacioj 97
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Wuxi Metro Corporation
vdr

La Metroo de Vuŝio (ĉine 无锡地铁) estas metroa sistemo en Vuŝio, provinco Ĝjangsuo, Ĉinio. Linio 1 malfermiĝis la 1-an de julio 2014 kaj Linio 2 la 28-an de decembro 2014. Linio 3 malfermiĝis la 28-an de oktobro 2020. Linio 4 malfermiĝis la 17-an de decembro 2021. Linio S1 estos malfermita la 28-an de januaro 2024.

Krome, la dua fazo de Metrolinio 4, la unua fazo de Metrolinio 5, la unua fazo de Metrolinio 6, kaj Linio S2 estas sub konstruo.


Mapo


Linioj[redakti | redakti fonton]

Linio Finstacioj
(Distrikto)
Malfermo Pli-
longigo
Longo
(km)
Stacioj
Linio 1 Yanqiao Nanfangquan 2014 2019 34,6 27
Linio 2 Meiyuan Kaiyuan Temple Wuxi East Railway Station 2014 26,3 21
Linio 3 Sumiao Sunan Shuofang International Airport 2020 28,5 21
Linio 4 Liutan Wuxi Taihu International Expo Center 2021 25,4 18
Linio S1 Jiangyinwaitan Yanqiao 2024 30 10
Totalo 145 97

Estonta plano[redakti | redakti fonton]

Krom la linioj nuntempe konstruataj, Metroo de Vuŝio ankaŭ planas konstrui la duan fazon de Linio 5, la duan fazon de Linio 6, la trian fazon de Linio 4, la nordan etendon de Linio 3, la sudan etendon de Linio 3, kaj la branĉon de Linio 3, la orientan etendaĵon de Linio 2 kaj Linio 7 kaj Linio 8.


Plenlinia planado de Wuxi Metro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]