Mezőberény
Mezőberény (mezOberenj, slovake Poľný Berinčok) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono Békés (urbo).
Bazaj informoj
- Areo: 119 km²
- Loĝantaro: 11500
- Poŝtkodo: 5650
- Telefonprefikso: 66
Geografio
Mezőberény situas sur ebenaĵo, Körös preterfluas, laŭ ĉefvojo Törökszentmiklós-Békéscsaba, laŭ fervojo Budapeŝto-Arad.
Historio
La unua mencio devenis el 1347, tiam la vilaĝo nomiĝis simple Berény. La turkoj okupis ĝin en 1566, fine de la erao la komunumo senhomiĝis. En 1702 la forpelitaj hungaroj revenis, kiujn sekvis germanoj kaj slovakoj. Ili formis en la komunumo apartajn partojn, kiuj postrestis. Tie ekfunkciis en la departemento la unua gimnazio en 1802, kie poste Júlia Szendrey frekventis. En la setlejo vivis pentristo Soma Orlai Petrich, amiko kaj parenco de Petőfi. La poeto ofte gastigadis ĉe la pentristo. En 1858 la fervojo ektrafikis.
Vidindaĵoj
En 1789 luterana germana (la turo estas 26 m-ojn alta), en 1797 slovaka luterana (la turo estas 51 m-ojn alta), en 1804 hungaraj barokaj luteranajpreĝejoj konstruiĝis. Copfa kastelo de Wenckheim en 1886 konstruiĝis.
Famuloj
En Mezőberény naskiĝis: