Miĥaela Monaĥinejo (Jena)
Miĥaela Monaĥinejo (germane: Michaeliskloster) ekzistis inter 1301 kaj 1525 en Jena; tenadis ĝin la ordeno de la cistercianinoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La senjoroj de Lobdeburg fondis ĝin en 1301; la unuaj fratinoj venis el la monaĥejo Roda. Kvankam oni vivis laŭ reguloj cisterciaj, la klostro ne figuris sur listo de oficialaj ordenfilioj. Ĉar ekde 1220 ĉi ordeno ne plu akceptis novajn klostrojn kaj sekve la konvento de Jena menciiĝis en neniu dokumento de la ĉiujara ĝenerala kapitula kunveno.
Bone ekipite kaj iam estinte sufiĉe grava ĝi spertis krizon fine de la 15-a jarcento. En 1525, dum matenruĝo de Reformacio, ĝi estis neniigita. Novkonstruon de Miĥaelo-kirko ekde 1380 ebligis mondonacoj de urbanoj. Tion partoprenis i.a. la fama ŝtonskulptisto Peter Heierliß. De la monaĥinejo tuj apudinta la kirkon nenio estis konservita.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Enno Bünz: Klosterkirche - Bürgerkirche. Che: Leppin, Volker u. Werner, Matthias (eld.): Inmitten der Stadt. St. Michael in Jena. Vergangenheit und Gegenwart einer Stadtkirche, Michael Imhof Verlag, Petersberg 2004, p. 105–137
- Elke-Ursel Hammer: "Jena". Che: Jürgensmeier, F. / Schwerdtfeger, E.: Die Mönchs- und Nonnenklöster der Zisterzienser in Hessen und Thüringen (=Germania Benedictina, IV-2), EOS Verlag, Erzabtei St. Ottilien 2011, p. 1007–1044
- Gereon Christoph Maria Becking: Zisterzienserklöster in Europa, Kartensammlung. Lukas Verlag, Berlin 2000, ISBN 3-931836-44-4, p. 54 B
- Bernard Peugniez: Guide Routier de l’Europe Cistercienne. Editions du Signe, Strasburgo 2012, p. 499.
- Peter Pfister: Klosterführer aller Zisterzienserklöster im deutschsprachigen Raum. Dua eldono, Kunstverlag Josef Fink, Lindenberg 1998, p. 502
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- lokalizado kaj fotoj
- lokalizado kaj fotoj
- projekto pri cisterciajhoj, fare de la fotisto Carsten Gier
- pri la historio klostra Arkivigite je 2017-05-01 per la retarkivo Wayback Machine