Saltu al enhavo

Miĥaelo (gorilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri unuopa gorilo. Por nomo rigardu la paĝon Mikaelo.

Michael [Majkl] aŭ Miĥaelo (naskiĝita la 17-an de marto 1973 en Kameruno, mortinta la 19-an de aprilo) estis la unua vira 'parolanta' gorilo. Li havis funkcian vortprovizon de pli ol 600 signoj de Usona signolingvo, instruita de Koko, virina gorilo; doktorino Francine Patterson (al kiu la goriloj aludis per signo "penni"); kaj alia personaro de universitato Stanford. Miĥaelo, orfo, pasigis la plej parton de sia vivo en Woodside, kantono San Mateo, Kalifornio, kie li fariĝis loka famulo kaj konata pentristo, kreante vivkolorajn abstraktajn verkojn.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Miĥaelo estis gorilo, kies gepatroj estis mortigitaj, kiam li ankoraŭ estis infano. Laŭ la filmo Koko: Konversacio kun Gorilo, liaj prizorgantoj sentis, ke li provis rilati la morton de sia patrino pro la manoj de ŝtelĉasistoj uzante signolingvon. En la aĝo de tri jaroj li estis alportita por vivi kun Koko en Stanford.

La plej ŝatata koloro de Miĥaelo estis flava, kaj liaj plej ŝatataj televidaĵoj estis Sezamostrato kaj Mister Rogers' Neighborhood, duonhora porinfana programo de la aktoro Fred Rogers. Li ĝuis aŭskulti Luĉano Pavarotti kaj rigardadi bildojn. Miĥaelo ankaŭ ĝuegis pentrarton, kaj konsideris ĝin tre serioze, kontraŭe al Koko, kiu pentris amuze. [1]

Uzado de lingvo

[redakti | redakti fonton]

Miĥaelo havis vortprovizon de pli ol 600 signoj, kelkaj de kiuj li lernis de Koko. Ili ambaŭ uzis 'fetoro' por 'floro' kaj 'lipo' por 'knabino'. Pro la muskol-skeleta diferenco inter simioj kaj homoj, la du goriloj uzis modifitan version de signoj de Usona signolingvo, adaptitaj por iliaj fizikaj kapablecoj.

Ekzemplo de lia gorila signolingvaĵo, tradukita de signolingvo al la angla:

"Squash meat gorilla. Mouth tooth. Cry sharp-noise loud. Bad think-trouble look-face. Cut/neck lip (girl) hole."[2]

Miĥaelo mortis pro koratako je la 19-an de aprilo 2000. Koko kaj lia pli freŝa potenca amiko, Ndume, funebris lian forpason dum pluraj monatoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]