Miĥail Fjodoroviĉ Romanov
Miĥail Fedoroviĉ Romanov (ruse Михаил Фёдорович Романов) estis caro de Rusio dum 1613 - 1645. Li naskiĝis la 12-an de decembro 1596 kaj mortis la 13-an de julio 1645. En kronikoj lin oni mencias ankaŭ kiel Miĥaelo la 1-a, fondinto de ruslanda dinastio Romanovoj.
Origino
Lia patro Teodoro Romanov (kiel monaĥo kaj patriarko de Rusio li alinomiĝis Filareto) en 1619 estis liberigita el la pola kapto, revenis la landon kaj komencis reale regi Rusion.
Lia patrino nomiĝis Marta. Inter ceteraj liaj prauloj estis Anastasia Romanova, la unua edzino de caro Ivano la Terura.
La Granda Malordo (1598-1613) en Rusio
Rusio tiam spertis multajn negativajn eventojn, kiujn okazigis ĉefe la pola influo kaj eĉ okupado de la lando. Tiam estis profunda ekonomia, spirita, socia kaj dinastia krizo aperinta post morto de la lasta rusia caro Teodoro Ivanoviĉ el la dinastio de Johano la Monsako en 1598.
Ekde 1611 en Rusio pliiĝis patriotaj deziroj, plioftiĝis apelacioj ĉesigi malpacon, restarigi unuecon de la nacio. Ĉefaj iniciatintoj de tiu movado estis patriarko Hermogeno kaj princo Trubeckoj.
Aŭguste de 1612 la popola milicio, kiun gvidis metiisto Minin kaj princo Poĵarskij post longa batalo la 26-an de oktobro venkis la polan armeon kaj liberigis Moskvon, ĉefurbon de Rusio.
Surtronigo
La 16-an de februaro 1613 en Tutlanda konsilio Miĥaelo Romanov estis elektita kiel caro de Ruslando, kiu tiam atingis nur 16-jaran aĝon. La 11-an de julio tiujara li estis kronita en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo.
Ivano Susanin - savinto de la caro
Vintre de 1613 pola reĝo Sigismundo la 3-a (pole Zygmunt III Waza) provis reataki Rusion kaj rekapti Moskvon. Caro Miĥaelo tiam troviĝis en vilaĝo Domnino, Kostroma provinco. Por atingi la vilaĝon en malfavoraj, vintraj kondiĉoj, la pola milittrupo prenis lokan ĉiĉeronon, maljunulon Ivano Susanin. Tiu ne volis malkovri situon de la cara rezidejo kaj direktis la konkerintojn en netraireblan arbaron. Li reale savis la junan caron, sed turmente pereis tie. Lia nomo restis poreterne en sino de la rusa popolo.
Lia familio
Pasis 11 jaroj post surtroniĝo de la caro, kiu estis jam matura viro, kies aĝo kaj posteno bezonis edziĝon por generi heredintojn.
La unua edzino de la caro nomiĝis Maria Vladimirovna Dolgorukova, filino de princo Vladimiro Dolgorukov. Ŝin la caro kaj lia patrino Marta elektis el ceteraj fraŭlinoj. Septembre de 1624 la geedziĝo okazis, sed januare de 1625 la novedzino mortis dum nasko. La bebo ankaŭ mortis.
Lia dua edzino estis Eŭdokia Lukjanovna Streŝneva originta el neriĉa nobela klano. Ili geedziĝis la 5-an de februaro 1626 laŭ beno de patriarko Filareto, lia patro. Poste ŝi sukcese naskis sep filinojn kaj tri filojn, inkluzive Aleksion, la estontan caron de Rusio.
Ĉefa resumo de lia reĝado
Reĝado de Miĥaelo Teodoroviĉ, la unua caro el la dinastio Romanovoj daŭris 31 jarojn. Ĉefa resumo de lia reĝado estis unuigo de Rusio sub gvido de unu monarko kaj ordigo de enlanda vivo. Ankaŭ necesas rimarkigi jenajn eventojn okazintajn tiam:
- Estis subskribita la paca kontrakto inter Rusio kaj Svedio;
- Estis subskribita la paca kontrakto inter Rusio kaj Pollando, rezulte de kiu la pola reĝo rifuzis sian pretenton al la rusia trono;
- Estis grave reformita la armeo, kies strukturo kaj armilaro iĝis sama, kiel pli perfekta, okcidenteŭropa;
- Estis establita Tula metalurgia uzino, kies produktoj famiĝas ĝis nun;
- En Moskvo aperis t.n."Nemeckaja sloboda" (Germana kolonio), kiun konsistigis ĉefe protestantoj rifuĝintaj el Okcidenta Eŭropo pro tieaj religiaj militoj. Ĝi poste influos serioze mondkoncepton de caro Petro la Unua.
Morto
Miĥaelo la 1-a mortis la 13-an de julio 1645 pro hidropso, kiam li estis 49 jara. Lin oni entombigis en Arĥangelskij kadedralo de moskva Kremlo.
Eksteraj ligiloj
- Sergio Pokrovskij: La unuaj Romanovoj. La Ondo de Esperanto, n-ro 221 (2013:3), p. 14–17.
- ruse Rusia historio
- ruse, angleThe Russian Imperial House
- angle Genealogia arbo de Rusio