Mia Verda Breviero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mia Verda Breviero
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Mia verda breviero estas novelaro de la esperantista verkisto Jean Forge kiu temas precize pri esperantaj aferoj.[1] Temas pri kolekto tre heterogena, kun fikciaj noveloj (eĉ inspiritaj de esperanta vivo), tute membiografiaj memorrakontoj ktp.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La kolekto enhavas dek tekstojn, nome la jenaj:

  • Maljuna pioniro.- renkonto kun drinkema seniluziiĝinta samideano.
  • Ĉevalo 'Esperanto'.- memoro pri infana petolludado kun ponio. Memoroj de Esperanto-klubo kaj ties komponantoj. La vivon de la klubo agitas partopreno de ĉevalo nomita "Esperanto" en kurkonkurenco kaj tiurilataj ebloj monveti favore al tiu fare de la diversaj klubanoj. Finfine oni alvenas al kompromita interkonsento investi la kluban montrezoron en la kurvetado kaj okaze de gajno, oni dediĉos la akirutan monon al partopreno en Universala Kongreso de Esperanto.
  • En malgranda kafejo. Iam venas stranga amparo, kiu vekas la intereson de ĉeestantoj kaj aparte de la maljuna kelnero kaj juna helpanto. La paro estas iom mistera, parolas strangan lingvon, eble hispanan kaj portas malgrandajn verdajn stelojn. Ĉiuj konsideras ilin hispanoj. La junulo estas pli lerta esploristo.
  • Fantoma aventuro. Paro da geamantoj apartiĝas kiam ŝi venas al sia hejmo, de kie la edzo mankas pro foresto. Ŝi iom timas pro raportita krimulo kiu vagadas ie. Ŝi rimarkas, ke iu kuŝas sub ŝia lito kaj alvokas la policon. Okazas skandalo kaj finfine oni malkovras, ke tiu sublite estas ŝia edzo, ĵaluza. Policanoj koleras, sed kontentiĝas kiam finfine la policanoj tie vere arestas la fantoman krimulon. La edzino pardonas la edzon, kaj inverse, ĉar la supozita amanto de la edzino vere estis nur lia frato. Kvazaŭ tio evitus la adolton.
  • Buntaj intervjuoj, al esperantistoj pri iliaj kontentecoj kun Esperanto: Optimisto, studento pensas, ke komuna uzado de Esperanto evitus militojn. Fervora oldulino, kolektas esperantistojn en kongresa albumo. Skeptikulo, ne kredas, ke Esperanto atingos rezultojn. Ĉarmulino, devis lerni Esperanton devige propatra premo, sed poste por ŝi "Esperanto estas ideala ligvo por flirto kaj amo". Kontentulo, kontentas, ke Esperanto estas uzata nur de malgranda nombro de parolantoj. Grumblulo, abomenas kaj ridegas je esperantistoj. Fanatikulo, kiu kritikegas veteranojn kiuj ne portas verdan stelon, ne ĉeestas klubajn kunsidojn ktp. Eŭropano, kiu defendas, ke Esperanto sukcesos se oni proponu ĝin nur kiel eŭropa lingvo anstataŭ tutmonda.
  • Murdisto kun verda stelo. Krimnovelo. Junulino petveturas kaj vojaĝigas ŝin strangulo, kiun ŝi dekomence miskomprenas kiel esperantisto, ĉar portas verdajn stelojn. Tamen li estas krimulo, kiu fakte ne kunportas ŝin al la celita loko, sed devigas ŝin kaŝi ŝtelitan monon en sia sako, ĉar li celas transiri landlimon al Ĝenevo, helpite de ŝi. Ŝi ne scias kiel fuĝi el la situacio.
  • Patro kaj filo. Komenco de frua novelo ne finita. Sinjoro Chesterton estas solula entuziasma pionira esperantisto. Li kverelas en sia domego kun sia vidva bofilino, ĉar ŝi eniris en lia sekreta ĉambro, kie konservas gravajn esperantaĵojn; kaj poste venas lia filo, kiu ne interesiĝas pri Esperanto.
  • Unuaj paŝoj en Esperantujon. Membiografiaj notoj pri kiel la aŭtoro esperantistiĝis kiel junulo per koresponda febro, propaganda febro, gazetfonda febro kaj kontaktoj kun unuaj esperantistoj ĝis engaĝiĝo en pres-eldona agado.
  • Unuaj paŝoj en Filmujon. Eklerninte en neserioza kinakademio en Danzigo, li translokiĝas al Berlino, cele al vendado de prilaborita filmoscenaro. Eklaboro kiel helpanto ĉe fimostudio de UFA.
  • Transe de la strato. Rakonto ŝajnige al filmoscenaro. Almozulo hazarde trafas perloĉenon kaj tio starigas komplotojn inter la maljuna almozulo, kolega junulo same senhejma kaj publikulino.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mia Verda Breviero (noveloj), serio forge, Fondumo Esperanto Helsinki, 1974. 263 pp. ISBN 951-9005-31-5. Subtitolita "Satira novelaro el Esperantujo", reviziita de Kalomano Kalocsay, tamen estas multaj tajperaroj, korektindaj vortelektoj kaj eĉ misoj de enpaĝigo (ekzemple pp. 41, 77 kaj 132).