Michael Beheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Michael Beheim
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1420 (1420-09-29)
en Obersulm
Morto 1-an de januaro 1474 (1474-01-01) (53-jara)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Unu el la kantoj de Beheim

Michael BEHEIM (ankaŭ Behaim, Beham, Behm, latine: Poeta Weinsbergensis; naskiĝinta la 29-an de septembro 1420 en Obersulm-Sulzbach, murdita kiam li estis ŝoltiso en la malfruaj 1470-aj jaroj samloke) estis germana, teksisto majstrokantisto kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La teksisto Beheim ekde 1439 aŭ kiel soldato aŭ kiel kantisto deĵoris ĉe diversaj princoj, ekz. ĉe la regna ĉambristo Konrado la 9-a (Weinsberg) kaj de la brandenburgia margrafo Albrecht Achilles. Intertempe li serĉis en Danio kaj Norvegio la gracon de reĝo Kristiano la 1-a. Poste li eklaboris por la juna Ladislao la 1-a de Bohemio. Behaim ankaŭ partoprenis en la kontraŭturkaj militoj inter 1453 kaj 1456: ilin li prikantis ankaŭ en siaj poemoj. Ĉe la kortego viena de imperiestro Frederiko la 3-a li eltenis la sieĝon de Hofburg fare de la vienanoj pri kio li verkis detale »Buch von den Wienern« (eldonis Karajan, Wien 1843) kun akraj atakoj kontraŭ la ribelemaj burĝoj.

Inter 1469–72 li skribis tre flatan vivon de la palatinata suvereno Frederiko la 1-a laŭ la modelo de la proza kroniko de Matthias von Kemnat (eldonite fare de K. Hofmann ĉe »Quellen und Erörterungen zur bayrischen und deutschen Geschichte«, vol. 3, Munkeno 1863). Iomete tedaj, mallertaj kaj lamaj laŭenhave kaj laŭforme estas la multo de la poeziaĵoj de Behaim, tamen interesegaj por la tiutempa historio kaj la historio de majstrokantado pli malfrua ĝenerale. Ties ĝenroj tie komplete enhaviĝas. Dek poemojn eldonis Karajan ĉe »Quellen und Forschungen zur Geschichte der vaterländischen Literatur und Kunst«, vol. 1 (Wien 1848), dum aliajn Hagens ĉe »Sammlung für altdeutsche Literatur und Kunst« (Vroclavo 1812); la ekleziaj kantoj troviĝas ĉe la wackernagel-a verko »Deutschem Kirchenlied«, vol. 2 (Leipzig 1867).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 566 (tie ĉi interrete)