Michael Hutchence
Michael Hutchence | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1960 en Sidnejo |
Morto | 22-an de novembro 1997 (37-jaraĝa) en Double Bay |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) Forest Lawn Memorial Park (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Davidson High School (en) North Hollywood High School (en) Lernejo de Reĝo Georgo la Kvina |
Familio | |
Amkunulo | Helena Christensen (en) (1991–1995) Paula Yates (1995–1997) |
Infano | Heavenly Hiraani Tiger Lily Hutchence Geldof (en) ( Paula Yates) |
Okupo | |
Okupo | kantisto filmaktoro aktoro komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.michaelhutchenceinfo.com/ |
Michael Kelland John HUTCHENCE (22a de Januaro 1960 – 22a de Novembro 1997) estis aŭstralia kantisto, muzikisto kaj aktoro. Hutchence kunfondis la rok-bandon INXS, kiu vendis ĉirkaŭ 75 milionojn da diskoj tutmonde kaj estis inkludita en la aŭstralia ARIA Hall of Fame en 2001. Li estis la ĉefkantisto kaj vortumisto de INXS el 1977 ĝis sia morto.[1]
Hutchence estis membro de la mallongdaŭra pop-roka grupo Max Q. Li ankaŭ registris iom da soloa materialo kaj aktoris en kinaj filmoj, kiel ĉe Dogs in Space (1986), Frankenstein Unbound (1990), kaj Limp (1999).
Hutchence havis serion de amaferoj kun elstaraj aktorinoj, manekenoj kaj kantistinoj, kaj lia privata vivo estis ofte aperinta en la aŭstralia kaj en internacia gazetaro. En Julio 1996, Hutchence kaj angla televidprezentistino Paula Yates havis filinon.
Matene de la 22a de Novembro 1997, Hutchence estis trovita mortinta en sia hotelĉambro en Sidnejo. Lia morto estis reportita de la New South Wales Coroner kiel rezulto de memmortigo pro pendumado aŭ erota asfiksio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Oficiala retejo – Biografio". Oficiala retejo de Michael Hutchence. Arkivita el la originalo la 19an de Februaro 2011. Alirita la 4an de Decembro 2010.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Michael Hutchence ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Michael Hutchence ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Oficiala retejo de Michael Hutchence
- Oficiala retejo de Michael Hutchence kreita de lia patrino, Patricia Glassop, kaj lia duon-fratino Tina Schorr.
- Oficiala Memorretejo de Michael Hutchence – kreita de lia patro, Kelland Hutchence
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Michael Hutchence en la angla Vikipedio.