Michel Bouchez
Michel Bouchez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1937 en Fouquières-lès-Lens |
Morto | 13-an de decembro 2018 (81-jaraĝa) en Lens |
Mortokialo | spinkancero • hematologia kancero |
Tombo | Komunuma Tombejo "Fouquieres-les-Lens" |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | politikisto • gimnazia instruisto |
Michel Bouchez (naskiĝis la 19-an de novembro 1937, mortis la 13-an de decembro 2018 en Lens) estis franca politikisto, mezlerneja instruisto kaj esperantisto.[1]
Bouchez estis la urbestro de Fouquières-les-Lens (Pas-de-Calais) inter 1989 kaj 2018. Li fondis kaj prezidis la klubon Léo Lagrange de Fouquières-lès-Lens. Li prezidis la kongreson de SAT-Amikaro en 2000.