Mielno
Mielno | |||||
Blazono | |||||
setlejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Provinco | Okcidenta Pomerio | ||||
Distrikto | distrikto Koszalin | ||||
Aglomeraĵo | Ne estas | ||||
Koordinatoj | 54° 15′ N, 16° 3′ O (mapo)54.2516.05Koordinatoj: 54° 15′ N, 16° 3′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 32 m | ||||
Areo | 7,61 km² | ||||
Loĝantaro | 2200 (en 2004) | ||||
Poŝtkodo | 75-900, 75-902, 75-007, 75-016 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 94 | ||||
Aŭtokodo | ZK0 | ||||
TERYT | 76-032 | ||||
Adreso de estraro | ul. Bolesława Chrobrego 10 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 76-032 | ||||
Komunuma retejo | http://www.mielno.pl | ||||
Mielno - ĝis la jaro 1945 germanlingve Groß Möllen - estas vilaĝo de Pollando, kiu estas la administra centro de samnoma komunumo. Ĝi situas en la distrikto Koszalin de la provinco Okcidenta Pomerio, borde de la Balta Maro, kies sabla plaĝo konsistigas la nordan komunumolimon. Sude ĝi limas je la lago Jezioro Jamno (germane Jamunder See). La distrikta ĉefurbo Koszalin (germane Köslin) situas en distanco de 12 kilometroj sude, la same marborda urbo Kołobrzeg (germane Kolberg) en distanco de 35 kilometroj okcidente.
Laŭ la komunuma situo kompreneblas ke la loĝantoj je granda parto vivas el gastigo de turistoj. Inter alie, en Mielno ekde la jaro 1976 okazas tradiciĝinta printempa respektive frusomera esperantista renkontiĝo de dekdu tagoj, nomata Ĉebalta Esperantista Printempo. En junio 2013 la evento festis sian 35-an jubileon.
Eksteraj ligiloj
- komunuma retejo (pole)
- esperantlingvaj informoj pri Mielno en la retejo de la filio Koszalin de Pola Esperanto-Asocio