Migrado de marbirdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aro da Pelikanoj fluganta super la areo de la golfeto de Havano. Tiuj birdoj venas el Kubo ĉiujare el Usono vintre en la norda hemisfero.
Arkta ŝterno reproduktiĝas en Arkto kaj subarktaj regionoj kaj vintras en Antarkto.

Kiel multaj birdoj, marbirdoj ofte migras post la reprodukta sezono. El tiuj, la flugveturado farata de la Arkta ŝterno estas la plej longa inter ĉiuj birdoj, ĉar ili trapasas la ekvatoron por travivi la sudhemisferan someron en Antarkto. Ankaŭ aliaj specioj entreprenas trans-ekvatorajn veturadon, kaj el norde suden kaj el sudo norden. La loĝantaro de Eleganta ŝterno, kiu nestas ĉe Baja California, disiĝas post la reprodukta sezono inter kelkaj birdoj flugante norden al la Centra Marbordo de Kalifornio kaj kelkaj flugante suden tiom malproksime kiom ĝis Peruo kaj Ĉilio por nutri sin en la Marfluo Humboldt.[1] La Griza pufino entreprenas ĉiujaran ciklan migradon kiu rivalas kun tiu de la Arkta ŝterno; birdoj kiuj nestas en Novzelando kaj Ĉilio kaj travivas la nordan someron manĝante en Norda Pacifiko ĉe Japanio, Alasko kaj Kalifornio faras ĉiujaran veturadon de 40,000 mejloj (64,000 km).[2]

Ankaŭ aliaj specioj migras mallongajn distancojn for de siaj reproduktejoj, dum ilia distribuado enmare dependas de la manĝodisponeblo. Se la oceanaj veterkondiĉoj estas maltaŭgaj, marbirdoj migras al pli produktivajn areojn, foje porĉiame se la birdo estas juna.[3] Post sendependiĝo, junaj birdoj ofte disiĝas pli ol plenkreskuloj, kaj al diferencaj regionoj; pro tio ili povas esti vidataj malproksime de la normala teritorio de sia specio. Kelkaj specioj, kiel aŭkoj, ne sekvas antaŭkonsentitajn migradovojojn, sed translokiĝas suden kiam vintro alproksimiĝas.[4] Aliaj specioj, kiel kelkaj stormopetreloj, plonĝopetreloj kaj kormoranoj, neniam disiĝas entute, restante la tutan jaron ĉe siaj reproduktaj kolonioj.

For de la maro[redakti | redakti fonton]

Kvankam la difino de marbirdo supozigas, ke tiaj birdoj vivas sian vivon en oceano, multaj familioj de marbirdoj enhavas multajn speciojn kiuj pasas parton aŭ eĉ plej grandan parton de siaj vivoj interne for de la maro. Eĉ pli rimarkinde, multaj specioj reproduktigas multajn dekojn, centojn aŭ eĉ milojn da individuoj interne. Kelkaj el tiuj specioj ankoraŭ revenas oceanen por manĝi; ekzemple, la Neĝopetrelo, kies nestoj estis trovitaj 300 mejlojn interne de Antarkto, nenion manĝotan povas trovi ĉirkaŭ tiaj reproduktejoj.[5] La Marmoraŭko nestas interne en praarbaroj, serĉante grandajn koniferojn kun larĝaj branĉoj sur kiuj nesti.[6] Aliaj specioj, kiel la Kalifornia mevo, nestas kaj manĝas interne en lagoj, kaj poste moviĝas marborden vintre.[7] Kelkaj kormoranoj, pelikanoj, mevoj kaj ŝternoj havas individuojn kiuj neniam vizitas la maron entute, trapasante siajn vivojn en lagoj, riveroj, marĉoj kaj, ĉe kelkaj mevoj, urboj kaj terkulturejoj. En tiuj kazoj oni supozas, ke tiuj birdoj de tero kaj nesala akvo evoluis el maraj prapatroj.[8] Kelkaj marbirdoj, ĉefe tiuj kiuj nestas en tundro, kiel rabmevoj kaj falaropoj, migras ankaŭ teren.

La plej maraj specioj, kiel petreloj, aŭkoj kaj suloj, estas pi limigitaj en sia kutimaro, sed foje estas vidataj interne kiel vagantoj. Tio okazas plej ofte al neekspertaj junaj birdoj, sed povas okazi ankaŭ al lacigitegaj plenkreskuloj post grandaj ŝtormoj, okazaĵo konata kiel vrakiĝo,[9] kiam ili havigas karegajn vidaĵojn al birdoŝatantoj.

Vidu ankaŭ Birdomigrado

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burness, G. P., K. Lefevre, and C. T. Collins. 1999. Elegant Tern (Sterna elegans). In The Birds of North America, No. 404 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  2. Shaffer S.A., Tremblay Y., Weimerskirch H., Scott D., Thompson D.R., Sagar P.M., Moller H., Taylor G.A., Foley D.G., Block B.A., Costa D.P. (2006) "Migratory shearwaters integrate oceanic resources across the Pacific Ocean in an endless summer." Proc Natl Acad Sci. 103(34): 12799–12802
  3. Oro, D., Cam, E., Pradel, R. & Martinetz-Abrain, A. (2004) "Influence of food availability on demography and local population dynamics in a long-lived seabird" Proc. R. Soc. London B. 271:387–396
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Auk; $2
  5. Croxall, J, Steele, W., McInnes, S, Prince, P. (1995)"Breeding Distribution of Snow Petrel Pagodroma nivea" Marine Ornithology 23 69–99 [1]
  6. Nelson, S. K. 1997. Marbled Murrelet (Brachyramphus marmoratus). In The Birds of North America, No. 276 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.
  7. Winkler, D. W. 1996. California Gull (Larus californicus). In The Birds of North America, No. 259 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists' Union, Washington, D.C.
  8. Gaston, Anthony J. (2004). Seabirds: A Natural History New Haven:Yale University Press, ISBN 0-300-10406-5
  9. Harris, M. & Wanless, S., (1996) "Differential responses of Guillemot Uria aalge and Shag Phalacrocorax aristotelis to a late winter wreck" Bird Study 43(2): 220–230