Mihály Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Bauer
Persona informo
Naskonomo Bauer Mihály
Naskiĝo 20-an de septembro 1874 (1874-09-20)
en Budapeŝto
Morto 6-an de februaro 1945 (1945-02-06) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Mihály Bauer [mihAj baŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bauer Mihály estis hungara matematikisto, altlerneja instruisto.

Mihály Bauer[1] naskiĝis la 20-an de septembro 1874 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de marto 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Bauer devenis el juda familio. Li aĝis dek ok, kiam jam publikigis sciencajn artikolojn. Li akiris matematikistan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en sia naskiĝurbo en 1895. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Kőnig kaj Gusztáv Rados. En la sekva studjaro li plustudis en universitato de Berlino helpe de stipendio. Reveninta li estis asistanto en la teknikuniversitato (1896–1900), lektoro (1900–1924), ekde 1918 publika eksterordinara profesoro, privata profesoro (1909–1936). En 1936 li estis trudemerito. Li instruis ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko, tial post la falo li havis malfacilaĵojn. Dum la nazia erao li vivis en geto en Budapeŝto. Post la liberiĝo surstrate li mispaŝis, falis teren kaj mortis. Li ricevis premion en 1922. Bauer publikigis pli ol cent artikolojn pri algebro kaj nombroteorio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Megjegyzés Dirichlet egyik tételéhez (1894)
  • Adalékok az irreverzibilis egyenletek elméletéhez (1904)
  • Az algebrai számtestek elméletéhez (germane: Zur Theorie der algebraischen Zahlkörper (1916)
  • p-addischer Beweis des zweiten Hauptsatzes von Herrn Ore (kunverkinto, 1928) germane
  • Az alternáló csoportról (1931)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]