Mihály Fazekas
Mihály Fazekas | ||
---|---|---|
Skulptaĵo pri Mihály Fazekas kaj Sámuel Diószegi
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1766 en Debrecen | |
Morto | 23-an de februaro 1828 (62-jaraĝa) en Debrecen | |
Tombo | Debreceni köztemető (en) vd | |
Lingvoj | hungara • germana vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mihály FAZEKAS [mihAj fazekaŝ], hungare Fazekas Mihály estis hungara poeto kaj botanikisto.
Mihály Fazekas naskiĝis la 6-an de januaro 1766 en Debrecen. Li mortis la 23-an de februaro 1828 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Fazekas frekventis lernejon en Debrecen, sed abrupte li elektis sorton de soldatoj kaj li batalis en diversaj lokoj. Baldaŭe li forlasis la batalejojn kaj havis postenon en Debrecen kaj eldonis 2 ĉefverkojn: Lúdas Matyi (Ansera Matiĉjo) kaj Libro pri kuracoplantoj. Li ŝatis okupiĝi pri botaniko kaj lia amiko estis poeto Mihály Csokonai Vitéz.
Teksto
[redakti | redakti fonton]Georgi Mihalkov en sia artikolo Ĉiu memoro estas protesto analizas la novelojn de "La granda aventuro" de de Ferenc Szilágyi, grava hungara verkisto de la epoko de "Literatura Mondo", kiu en 1938 elmigiris al Svedio, kie fondis la revuon "Norda Prismo". En "Libera rabo" oni rekreas epizodon pri la fama hungara poeto Mihály Fazekas; dum militrabado en urbo oficiro venas en hejmon kie estas abunda biblioteko kaj li meditas pri la grando kaj homeco de la kulturo. En "Elinjo" la aŭtoro elpensas belegan junulinon por konsoli la vivon de amiko kiu estis vundita dum la Unua Mondmilito kaj kuŝas paralizita en militmalsanulejo.[1]
Verkoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Magyar füvészkönyv (hungaraj kuracoplantoj), (1807)
- Orvosi füvész-könyv... (kuracoplantoj por kuracistoj), (1813)
- Debreceni kalendárium (Kalendaro de Debrecen), ĝismorte redaktita
- Lúdas Matyi longpoemo 1815, 1817, 1831, poste ofte eldonita
- Fazekas Mihály versei (poemoj de M. Fazekas), 1836
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- Lúdas Matyi estas grava studmaterialo jam en la lernejoj, la historio aperis ankaŭ en filmo
- gimnazioj
- skulptaĵo en Debrecen
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Georgi Mihalkov, Ĉiu memoro estas protesto, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). p. 718.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio