Mihály Korom (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Korom (historiisto)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1928 (1928-07-01)
en Magyarcsanád
Morto 22-an de februaro 2014 (2014-02-22) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Bukareŝto
Infanoj 2
Okupo
Okupo historiisto • contemporary historian • universitata instruisto
vdr

Mihály Korom [mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Korom Mihály estis hungara historiisto, arkivisto, altlerneja instruisto.

Mihály Korom[1] naskiĝis la  1-an de julio 1928(nun 1928-07-01) en Magyarcsanád, li mortis la 22-an de februaro 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Korom maturiĝis en gimnazio en Makó, poste li akiris historiistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed en la lernojaro 1949 li studis ankaŭ en Bukareŝta universitato. Post la diplomo li eklaboris en instituto, sed inter 1953-1957 li estis aspiranto de Moskva Ŝtata Universitato, kie li kandidatiĝis (CSc) en 1957. Hejmenveninta li havis postenon en la instituto. Inter 1960–1967 li estis katedrestro kaj docento en Scienca Universitato Attila József, inter 1968-1975 en Universitato Loránd Eötvös. Li doktoriĝis (DSc) en 1976 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, poste li estis jam profesoro ĝis 1990. Inter 1975-1978 li estis ankaŭ arkivestro.

Li edziĝis en 1955, lia adzino naskis dufoje. Li ricevis premiojn en 1963 kaj 1965.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar munkásmozgalom 1939-1945 (1959)
  • A kommunista párt harca a munkásosztály vezette parasztegység megteremtéséért a második világháború időszakában (1964)
  • A magyar népi demokrácia története 1944-1962 (1978)
  • A népi demokratikus forradalmak elméleti és történeti kérdései (1986)
  • A magyarországi németek elhurcolása és elüldözése (1996)
  • Finnország önvédelmi háborúja (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]