Mihály Mérey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Mérey
Persona informo
Naskiĝo 1500
en Hungario Hungara reĝlando
Morto la 26-an de februaro 1572
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo juĝisto • jurosciencisto
vdr

Barono Mihály Mérey [mihAj mErei] (aŭ Mérei), laŭ hungarlingve kutima nomordo Mérey Mihály estis hungara juristo, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis kaposmérei [kapoŝmErei].

Mihály Mérey[1] naskiĝis en 1500 en Hungara reĝlando, li mortis la 26-an de februaro 1572 en Pozono (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Mérey studis juron en la tribunalo de Elek Thurzó, poste li havis postenojn en la ŝtata administracio. En 1542 li jam havis altan postenon en Pozono. Li kompilis la plenan hungaran leĝaron en 1551 por Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio), kompense li ricevis bienon. Lia plej alta posteno estis vicpalatino inter 1562 kaj 1572. Li baroniĝis en 1563. Post la morto li estis entombigita en Csütörtök.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Quadripartitum (plena hungara leĝaro) (1551)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]