Miklós Barabás (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Barabas Miklos.png

BARABÁS Miklós [baraba'ŝ mikloŝ] estis hungara pentristo, plej elstara majstro de la hungara bidermejera pentrado, koresponda ano de MTA (1836). Li naskiĝis en Kézdimárkosfalva la 10-an de februaro 1810 kaj mortis en Budapest la 12-an de februaro 1898.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Miklós Barabás lernis en la kolegio de Nagyenyed kaj jam junaĝe li ekokupiĝis pri portreta pentrado. Post 1829, li lernis en Vieno, poste en Kolozsvár, ekde 1831 en Bukareŝto. Komence de la 1830-aj jaroj li faris studvojaĝon en Italio. Lia unua sukceso estis la kopipentrado de Veronese-a pentraĵo Forrabo de Eŭropo, kiun li pentris en Venecio kaj li prezentis en 1835, en Pest. Ekde tiam li vivis daŭre en Pest kaj li iĝis la unua hungara pentristo, kiu vivtenis sin nur per pentrado. Li iĝis jam en 1836 ano de MTA. Li iĝis modeca portretisto, li pentris ĉiujn gravulojn de la epoko. Li pentris multajn bonhumorajn, veran bidermejerajn ĵanerbildojn kaj pejzaĝ-bildojn. Liaj grupobildoj hodiaŭ ŝajnas esti jam tre rigidaj, artefaritaj. Estis malfacila periodo por li la Bach-epoko, post kio en 1859 ebliĝis por li fondi la Belartan Asocion (Képzőművészeti Társulat). Li estis inicianto kaj prezidanto de la Asocio ekde 1862 ĝis sia morto. En 1867, li estis elektita kiel reprezentanto de urbo Pest. Oni faris el liaj pentraĵoj memor-ekspozicion en 1948. Kelkajn pentraĵojn gardas, ekspozicias la Hungara Nacia Galerio.

Ĉefaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]