Miklós Bonczos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

BONCZOS Miklós (prononco "Boncoŝ Mikloŝ" estis hungara ministro pri internaj aferoj, deputito en la landkunveno de Hungario kaj prefekto de Nagyszalonta. Li naskiĝis la 15-an de septembro 1897 en Nagyszalonta kaj mortis en Buenos Aires la 1-an de aŭgusto 1971.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bonczos finis la akdamion Ludovika (1915). Post la falo de hungara konsilantara respubliko li estis oficisto de la defendministerio; dume li finis la juron en la Universitato de Budapeŝto (1921). En 1925 li malfermis advokatoficejon. Inter 1933 kaj 1937 li estis ĉefprokuroro de departemento Csongrád, en 1937 ĝia prefekto, inter 19381942 li estis ŝtatsekretario pri la internaj aferoj. Li estis landkunvena deputito per programo de Magyar Élet Pártja de Szentes (1939–44).Li estis la organizinto de la Landa Nacia Fondo por Familidefendo (ONCSA). En 1940 li estis komisaro pri inundo. En 1942–44 li estis ŝtatsekretario en la justicafera ministerio, poste ministro pri internaj aferoj en la registaro Géza Lakatos (12-a de decembro-7-a de aŭgusto 1944. En decembro 1944 li forlasis Hungarujon kaj loksidiĝis en Argentino. li estis prezidanto de argentina Erdélyi Bizottság (Transilvanuja Komisiono) (1965–70).

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Az Alföld szociális problémái (Bp., 1939);
  • Vadnay Andor emlékezete (Szentes, 1942).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.