Miklós József Tihanyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós József Tihanyi [miklOŝ jOĵef tihanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tihanyi Miklós József estis hungara instruisto, pastro, matematikisto, monaĥo.

Miklós József Tihanyi [1] naskiĝis la 17-an de marto 1873 en Pápa. Li mortis la 27-an de februaro 1951 en Pápa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós József Tihanyi aliĝis al la benediktanoj en 1891, en 1897 li monaĥiĝis, en la sekva jaro li pastriĝis. Li lernis teologion en altlernejo en Pannonhalma, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1899. Inter 1898 kaj 1948 li instruis en benediktanaj gimnazioj laŭvice en Sopron, Győr, Kőszeg, Pápa, Esztergom, poste li pensiuliĝis. En la lasta periodo li vivis en Tihany, fine en Pápa. Li multe okupiĝis pri la nombroteorio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adalék a számelmélethez (1914)
  • Nemlényeges diszkrimináns-osztók körosztási számtestekben (1927)
  • A Weber féle resolvensek szorzása (1936)
  • A Lagrange-féle resolvens kiszámítása bizonyos körosztási testekben (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.