Miklós Mikolás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós Mikolás [miklOŝ mikolAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mikolás Miklós estis hungara matematikisto, profesoro. Lia frato estis arkitekto Tibor Mikolás.

Miklós Mikolás [1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1923 en Celldömölk. Li mortis la 2-an de februaro 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Mikolás frekventis piaristajn gimnaziojn en Veszprém (urbo) kaj Vác, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1946. Post siaj studoj li esploris apud Lipót Fejér. Li instruis ne nur en la menciita universitato, sed ankaŭ en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1992 li doktoriĝis. Li okupiĝis ankaŭ pri esploro de tombo de Sándor Petőfi en Barguzin.

Elektitaj studentaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Matematika földmérnök hallgatóknak II-1.
  • Matematika I.
  • Valós függvénytan és ortogonális sorok I.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.