Tibor Mikolás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Mikolás [mikolAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mikolás Tibor estis hungara arkitekto, profesoro. Lia frato estis matematikisto Miklós Mikolás.

Tibor Mikolás [1][rompita ligilo] naskiĝis la 28-an de septembro 1924 en Celldömölk. Li mortis la 8-an de marto 2014 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Mikolás frekventis piaristajn gimnaziojn en Veszprém (urbo) kaj Vác, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1948, sed en 1944 li estis movita al Germana Regno. Li apenaŭ laboris en privata arkitekta kontoro, kian pro la ŝtatiĝo li devis labori plu en ŝtata oficejo. En 1951 li iĝis ĉefinĝeniero en la ministerio pri konstruo, samtempe li instruis en la menciita universitato. En la fruaj 1950-aj jaroj li frekventis majstran arkitektan kurson. Ekde 1956 li vivis ĝismorte en Debrecen, kie li estis ĉefinĝeniero kaj teknologia direktoro inter 1957 kaj 1988. En 1961 li ekinstruis en Agrara Universitato de Debrecen, post jardeko en arkitekta altlernejo (ekde 1972 kiel katedrestro). En 1986 li pensiuliĝis, tamen li laboris kaj instruis plu, eĉ post 2 jaroj li fondis propran arkitektan kontoron.

Li ricevis premiojn inter 1961-2005.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tervezési ismeretek : mezőgazdasági építészet (1976)
  • Hol élünk ma? Hol élünk holnap? (1980)
  • Gazdálkodás szellemi erőinkkel (1986)

Elektitaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • áruház és lakóépület (vendejego kaj loĝdomo), Debrecen, 1956–61
  • hospitalo, Orosháza, 1959–67
  • kemia instituto, Debrecen, 1963–69
  • muzika altlernejo, Debrecen, 1967–74

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.