Miklós Radnóti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Radnóti

RADNÓTI Miklós Miklós Radnóti (naskiĝis la 5-an de majo, 1909, mortis la 9-a de novembro 1944 ĉe Abda) estis hungara poeto.

Li debutis kiel avantgarda poeto, liaj fruaj poemoj montras la influojn de esprimismo kaj superrealismo.

Ekde 1940 li plej ofte militservis en senarmila t.n. laborservo, kien oni rekrutis judojn kaj komunistojn. Dum tiu periodo li fariĝis vere granda poeto.

En Esperanto aperis

Odo hezita ; Kiel mi scius ; Kvara eklogo; Fragmento ; Sepa eklogo ; Letero al la edzino ; A la recherche... ; Razglednica / [Trad. Fejes Márton, Kálmán Kalocsay, Szabó Imre, Ferenc Szilágyi, Vilmos Benczik. - En: Hungara antologio ; p.259 - 266 Laŭ informoj de Ada Csiszár, plurfoje aperis en Esperanto lia Sepa eklogo, tradukita de Kalocsay. En: Hungara Vivo 1965:1, p. 6; Paco 1969:182 (Hungara eldono), p. 14; Tutmonda sonoro, Vol. 2. p. 556-557; Hungara antologio 1983, p. 263-264.

Eksteraj ligiloj