Miklós Bartha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Bartha
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1848 (1848-11-14)
en Rugănești
Morto 19-an de oktobro 1905 (1905-10-19) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio '48 Independence Party • Independence and '48 Party (Ugron) • Party of Independence and '48 • Left Centre vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistojuristopublikigisto vd
Laborkampo Ĥazaroj vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BARTHA Miklós (barta) estis hungara politikisto, publicisto naskiĝinta en Rugonfalva la 14-an de novembro 1848 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de oktobro 1905.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Bartha pristudis juron en la Universitato de Budapeŝto. Ekde 1872 li estis vicnotario de Udvarhely, ekde 1873 – kun interrompoj – ĝis sia morto li estis ne-partidependa deputito. En 1880 li aperigis la gazeton Ellenzék, kies ĝis 1895 li estis respondeca redaktoro kaj de tiam la ĉefredaktoro. Li estis konstanta ĉefartikol-verkisto ekde 1891 de la Magyar Hírlap, ekde 1893 de la Magyarország. En 1893 li iniciatis la movadon por establi la kulturan asocion EMKE (Erdélyrészi Magyar Közművelődési Egyesület). En 1901 li abdikis de sia prezidenta posteno en Ugron-partio, elpaŝis el la partio kaj aliĝis al la grupo Szederkényi , pli poste en novembro 1904 li enpaŝis en la partiojn Függetlenségi kaj de 48. En 1898 oni igis lin ano de la Societo Petőfi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hangulatok (Bp., 1898);
  • Kazár földön (vojaĝtaglibro, Kolozsvár, 1901);
  • A feleség (teatraĵo, Vígszínház, 1902);
  • Összegyűjtött munkái (I–VII., kun biografio, Bp., 1908–13).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sebesi Samu: B. M. élete és működése (1847–1905; B. M. Összegyűjtött munkái. I. Bp., 1908.)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.