Miklós Neogrády
Miklós Neogrády | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1903 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de novembro 1968 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 56(VK6)-1-19 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Patro | Antal Neogrády |
Frat(in)oj | László Neogrády (en) kaj Sándor Neogrády (en) |
Edz(in)o | Margit Beleznay |
Infano | Antal Neogrády |
Okupo | |
Okupo | pentristo scenografo |
Miklós Neogrády [miklOŝ neogrAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Neogrády Miklós estis hungara pentristo, dekoraciisto. Lia nobela antaŭnomo estis nógrádi, lia edzino estis Margit Beleznay, lia filo estis Antal Neogrády (1944).
Miklós Neogrády [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1903 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de novembro 1968 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Neogrády akiris pentristan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo, li ekspoziciis ekde 1920. Ekde la sekva jardeko li kreis ankaŭ ceramikaĵojn, sed ekde 1939 li estis teatra kaj filma dekoraciisto, komence en Gaja Teatro, ekde 1945 en Teatro Ifjúsági kaj ekde 1956 en Teatro József Attila (kelkfoje ankaŭ en aliaj teatroj, eĉ en provincaj teatroj). Dum 20 jaroj li kreis 250 teatrajn dekoraciojn. Post la pensiuliĝo li denove okupiĝis pri pentrado.
Lia plej grava ekspozicio
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto - kun pentraĵo Napraforgók (1927)
Lia sola filma dekoraciaĵo
[redakti | redakti fonton]- Viharbrigád (1943, kun iu alia)
Elektitaj teatraj dekoraciaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio)
- Rostand: A sasfiók
- Maugham–Nádas–Szenes: Imádok férjhez menni
- G. B. Shaw: Warrenné mestersége
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-08-14 per la retarkivo Wayback Machine