Miklós Zsigmond
Aspekto
Miklós Zsigmond | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1885 en Arad |
Morto | 3-an de majo 1973 (88-jaraĝa) en Arad |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
ZSIGMOND Miklós [ĵigmond], origina nomo Miksa Zeiner, estis hungara, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro. Li naskiĝis en Arad (hodiaŭ Rumanio) la 1-an de marto 1885 kaj mortis en Arado la 3-an de majo 1973.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Miklós Zsigmond en 1907 li estis la respondecredaktoro de Aradi Színházi Újság, de 1908 de Aradi Újság. Li estis interna kunlaboranto de gazetoj Arad és Vidéke (1911–15), de Függetlenség (1918–20), de 1922 ĝis 1930 respondecredaktoro de la gazeto Aradi Friss Újság, poste ĝis julio de 1940 ĝia interna kunlaboranto. En la jaroj de 1920–30-aj li redaktis semajngazeton titolitan Mercur (Bizalmas Értesítő - Konfidenca Sciigilo) enhavantan novaĵojn ekonomikajn, financajn, komercajn kaj industriajn.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine