Miksa Herrmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miksa Herrmann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1868 (1868-10-30)
en Banská Štiavnica
Morto 28-an de aprilo 1944 (1944-04-28) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Emil Herrmann
Okupo
Okupo politikisto • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Miksa Herrmann [mikŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herrmann Miksa estis hungara inĝeniero, profesoro, ministro, parlamentano, politikisto. Lia patro estis Emil Herrmann.

Miksa Herrmann

Miksa Herrmann [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1868 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 28-an de aprilo 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miksa Herrmann frekventis mezlernejon en Szeged, poste li akiris inĝenieran diplomon en teknikuniversitato de Vieno en 1894. Post siaj studoj li restis por instrui en la universitato studjaron, poste li estis inĝeniero en Vieno, post jaro jam en Hungario. En 1899 li estis nomumita eksterordinara profesoro en akademio en Selmecbánya, en la sekva jaro ordinara profesoro. Inter 1906 kaj 1908 li estis rektoro. Ekde 1912 li instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kie li estis dekano en 1920, rektoro en la studjaroj 19331934. Ekde 1920 li ankaŭ politikadis, li estis parlamenta deputito inter 1922 kaj 1935, ministro pri komerco inter 1926 kaj 1929 en Kabineto Bethlen.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szénellátásunk problémái (1923)
  • Gépelemek - signifa studenta lernolibro
  • Bevezetés a gépek szerkezettanába (1924)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]