Mikuláš Dačický z Heslova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikuláš Dačický z Heslova
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1555 (1555-12-23)
en Kutná Hora
Morto 25-an de septembro 1626 (1626-09-25) (70-jaraĝa)
en Kutná Hora
Lingvoj ĉeĥa
Okupo
Okupo verkisto • poeto • kronikisto • memuaristo • eldonisto
vdr

Mikuláš DAČICKÝ z Heslova (naskiĝis la 23-an de decembro 1555 - mortis la 25-an de septembro 1626) estis ĉeĥa aventuristo, verkisto kaj kronikisto de Kutná Hora.

Li estis blazona burĝo, utrakvisto, tamen li kleriĝis ĉe abato en Kladruby. Li ofte precesis antaŭ tribunalo, havis problemojn pro mortigo de rivalo en duelo. Li postlasis satiran versaron Prostopravda (Simpla vero) kaj kronikon de Kutná Hora Paměti (Memorlibro) kun ironia tono.

Lian vivon bildigis dramo de Ladislav Stroupežnický Zvíkovský rarášek (Diableto el Zvíkov) kaj filma komedio Cech panen kutnohorských (Gildo de virgulinoj el Kutná Hora), en kiu prezentis lian figuron granda ĉeĥa aktoro Zdeněk Štěpánek.