Mikuláš Dačický z Heslova
Aspekto
Mikuláš Dačický z Heslova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1555 en Kutná Hora |
Morto | 25-an de septembro 1626 (70-jaraĝa) en Kutná Hora |
Lingvoj | ĉeĥa |
Okupo | |
Okupo | verkisto memuaristo kronikisto poeto eldonisto |
Mikuláš DAČICKÝ z Heslova (naskiĝis la 23-an de decembro 1555 - mortis la 25-an de septembro 1626) estis ĉeĥa aventuristo, verkisto kaj kronikisto de Kutná Hora.
Li estis blazona burĝo, utrakvisto, tamen li kleriĝis ĉe abato en Kladruby. Li ofte precesis antaŭ tribunalo, havis problemojn pro mortigo de rivalo en duelo. Li postlasis satiran versaron Prostopravda (Simpla vero) kaj kronikon de Kutná Hora Paměti (Memorlibro) kun ironia tono.
Lian vivon bildigis dramo de Ladislav Stroupežnický Zvíkovský rarášek (Diableto el Zvíkov) kaj filma komedio Cech panen kutnohorských (Gildo de virgulinoj el Kutná Hora), en kiu prezentis lian figuron granda ĉeĥa aktoro Zdeněk Štěpánek.