Milano kaj Lagoj de Lombardio, eld. Touring Club Italiano, 1931, 112 p. kun 9 kartoj kaj 6 planoj. Grava eldonaĵo, kiu informas la turiston laŭ la modelo de ,Baedecker'.
„ Tiu ĉi libro estas la unua en sia speco. Gvidlibro por vojaĝanto en la plena senco de la vorto, tio estas, plene laŭ la nuna kompreno moderna kaj teknika pri tiaj eldonaĵoj. La pres- kaj ĝenerala prezentmaniero en nenio diferencas de tiuj de la gvidlibroj Baedeker, Joanne kaj similaj. Ni esperas, ke la promeso, kiun enhavas la mencio « Unua Serio — Unua Volumo », estos plenumebla baldaŭ dank' al bona akcepto flanke de la Esperantistaro, kiun tiu ĉi montros al la eldoninta organizaĵo kaj al la kompilintoj, redaktintoj, tradukintoj kaj garantiintoj, inter kies nomoj ni trovas tiujn de niaj bonegaj samideanoj G. Vota, R. Orengo kaj G. Canuto, kiujn ni tute speciale gratulas pro ilia belega laboro, kiu certe restos kiel ekzemplo por multaj el ni. ”