Rinaldo Orengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rinaldo Orengo
Persona informo
Aliaj nomoj Mevo • Kosmopolito • ro
Naskiĝo 13-an de novembro 1895 (1895-11-13)
Morto 30-an de novembro 1990 (1990-11-30) (95-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Rinaldo ORENGO (ps.: Mevo; Kosmopolito; ro), naskiĝis la 13-an de novembro 1895 en La Spezia, mortis en 1991, estis itala, doktoriĝita inĝeniero, membro de la Lingva Komitato kaj Esperanto-terminaristo.

Orengo estis Esperantisto de 1920. Li kunfondis la grupojn en Brindisi kaj La Spezia kaj estis vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio (IEF) de 1926 ĝis 1928. En 1930 li fondis en Milano la oficejon „Esperanto-Centro Itala“. Paroladoj; prelego ĉe Somera Universitato en Edinburgh.

Orengo verkis pri teknikaj temoj ankaŭ en Esperanto. Sub direktado de inĝeniero Edward M. Rosher el San Francisko (Kalifornio, Usono), li kunlaboris por la Esperanto-traduko de V-a volumo de la Schlomann-vortaro, kreis sistemon de teknikaj vortaroj „Oro“, akceptitan de la komisiono por konvencia helplingvo de la Unio de Internaciaj Foiroj, tradukis la gvidlibron ,Milano kaj Lagoj de Lombardio' kaj verkis ties fakajn vortaretojn.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Drama poemo „La Cena delle Beffe“ de Sem Benelli; poemo kaj prozaĵo de G. Leopardi; „Un Curioso Accidente“, komedio de Carlo Goldoni. Poemoj, rozaĵoj, artikoloj en Esperanto-revuoj. Kunredaktoro de ,Lingva Kritiko', aldono de Heroldo de Esperanto. (EdE-O)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]